Uusimaa

| Uusimaa | ||
|---|---|---|
| Provinco | ||
| Flago | Blazono | |
| provinco de Finnlando, NUTS-2-regiono [+] | ||
| Lando | Finnlando | |
| Ĉefurbo | Helsinko | |
| - koordinatoj | 60° N, 25° O (mapo)60.2524.5Koordinatoj: 60° N, 25° O (mapo) [+] | |
| Akvokolektejo | 9 568,85 km² (956 885 ha) [+] | |
| Areo | 9 568,85 km² (956 885 ha) [+] | |
| Loĝantaro | 1 799 629 [+] (31-a de decembro 2025) | |
| Denseco | 188,07 loĝ./km² [+] [+] | |
| Horzono | Orient-Eŭropa Horzono, UTC+02:00, UTC+03:00 [+] | |
| ISO 3166-2 | FI-18 | |
![]() |
||
| Uusimaa | ||
| En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Uusimaa ([ˈuːsimɑː], traduko "Novlando", svede Nyland [ˈnyːland], finne parollingve iam Uusmaa) estas la plej popolriĉa provinco de Finnlando. El la finnlandaj provincoj ĝi estas ankaŭ la plej dense loĝata, rapide kreskanta, la plej multkultura, la plej multlingva kaj la plej sekulara. Laŭ la stato de 2025 en la provinco vivis 1 799 629 loĝantoj sur areo de 9 568,85 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 188 loĝantoj/km². La ĉefurbo estas Helsinko. Ekde la 1-a de januaro 2011 la najbara provinco Orienta Uusimaa estis aligita al Uusimaa. La provinco estas oficiale dulingva (finna kaj sveda), sed nuntempe ekzistas multe ankaŭ denaskaj parolantoj de aliaj lingvoj.
En la finnaj parlamentaj elektoj Uusimaa inkludas du elektajn distriktojn: Elektan distrikton de Helsinko, kiu inkludas nur Helsinkon kaj elektan distrikton de Uusimaa, kiu inkludas la tutan reston de la provinco.



Antaŭ la sveda povo la granda plejo de nuna Uusimaa apartenis al Tavastio. En la 9-a jarcento, en la epoko de la Vikingoj, komerca vojo de okcidento al oriento pasis la teritorion. Ĝis la 12-a jarcento la areo estis nur malmulte loĝata de estonoj kaj iuj parencoj de la finnoj el la pli norda teritorio Kanta-Häme, kiuj regule pasis tra la areo por atingi la maron kaj reveni hejmen. Post la 12-a jarcento la teritorio estis parto de Svedio kaj la loĝado rapide plimultiĝis. La kompare al la regiono Origina Finnlando (finne Varsinais-Suomi; svede Egentliga Finland), la historia kerno de Finnlando, pli malfrua setlado kaŭzis la nomon "Novlando" (Uusimaa / Nyland). Dum la sveda regado estis fondita urboj sur marbordo de Uusimaa, ekzemple Gustavo Vasa fondis Ekenäs-on en 1546 kaj Helsinkon en 1550. Plejo el la finnparolantaj familioj en matborda regxiono de Uusimaa svediĝis lingve kaj aliflanke poste iuj sveddevenaj familioj finniĝis – Ne estas tia granda etna kaj kultura diferenco inter finnaj kaj svedaj parolantoj en Uusimaa ol en Ostrobotnio.
Post la jaro 1809, kiam la svedoj devis cedi Finnlandon al la Rusia Imperio, la ĉefurbo de Finnlando estis translokigita de Turku (Åbo) al Helsinko kaj la procentaĵo de finnlingvanoj en la regiono tre plifortiĝis. Transloĝiĝo el finnparolantaj areoj al Uusimaa kaŭzis, ke la finna fariĝis en la 20-a jarcento denove la pleja lingvo en la marborda regiono de Uusimaa.
La bordoj de la lago Tuusulanjärvi (inter la komunumoj Tuusula kaj Järvenpää) fine de la 19-a jarcento altiris multajn artistojn, kiuj por la ekesto de finna nacia konscio havis grandan signifon: inter ili estis la komponisto Jean Sibelius, la verkisto Juhani Aho kun sia edzino, la pentristino Venny Soldan-Brofeldt, kaj la pentristo Pekka Halonen. Ankaŭ la verkisto Aleksis Kivi pasigis siajn lastajn jarojn tie. La plej granda lago en la provinco Uusimaa estas Lohjanjärvi.
La regiona kanto de Uusmaalaisten laulu estas la kanto Uusmaalaisten laulu. Ĝiaj plej konataj partoj estas: “ĉi tie la kapo kaj koro de Finnlando, nia Uusimaa” (en la finna: täällä Suomen pää ja sydän, meidän Uusimaa) kaj “Uusmaa en la krono de Finnlando estas la plej hela perlo” (en la finna: Uusmaa Suomen kruunussa on helmi kirkkahin).
Komunumoj
[redakti | redakti fonton]Estas 26 komunumoj (municipoj) en Uusimaa. Por la oficiale dulingvaj komunumoj estas parenteze donita la nomo en la lingvo de la malplimulto.
Regiono de Helsinko
[redakti | redakti fonton]
Espoo (svede Esbo)
Helsinko (fi. Helsinki, sv. Helsingfors)
Hyvinkää
Järvenpää
Karkkila
Kauniainen (sv. Grankulla)
Kerava
Kirkkonummi (sv. Kyrkslätt)
Lohja (sv. Lojo)
Mäntsälä
Nurmijärvi
Pornainen
Sipoo (sv. Sibbo)
Siuntio (sv. Sjundeå)
Tuusula
Vantaa (sv. Vanda)
Vihti
Regiono de Raseborg
[redakti | redakti fonton]Regiono de Porvoo
[redakti | redakti fonton]Regiono de Loviisa
[redakti | redakti fonton]
Lapinjärvi (sv. Lappträsk)
Loviisa (sv. Lovisa)
Eksaj komunumoj
[redakti | redakti fonton]- Bromarv
- Degerby
- Ekenäs
- Ekenäs landskommun
- Haaga
- Huopalahti
- Kampara komunumo de Hyvinkää
- Kulosaari
- Liljendal
- Kampara komunumo de Karis
- Karis
- Karjalohja
- komunumo Lohja: Lohjan kunta
- Nummi
- Nummi (Lohja)
- Nummi-Pusula
- Oulunkylä
- Pohja
- Pusula
- Ruotsinpyhtää
- Tenala
- iuj aliaj
La antaŭa Gubernio Uusimaaa
[redakti | redakti fonton]Gubernio Uusimaa estis unu el la gubernioj de Finnlando ĝis 1997. Ĝi estis laŭ loĝantaro la plej granda gubernio de Finnlando ekde la dua mondmilito. La ĉefurbo estis Helsinko. La gubernio estis fondita en 1831. Tiam Gubernio Uusimaa kaj Tavastio estis nuligitaj kaj parto el tiuj iĝis Gubernio Tavastio kaj la alia parto kaj iuj areoj el Gubernio Kymenkartano estis unuigita kreante do Gubernio Uusimaa. Gubernio Uusimaa estis oficiale dulingva (finna kaj sveda). En 1949 parto el Gubernio Uusimaa estis ligita al Gubernio Kymi. En 1997 Gubernio Uusimaa estis ligita al Gubernio suda Finnlando. Kvankam Helsinko estas la ĉefurbo de tuta Finnlando, ĝi perdis sian pozicion kiel gubernia ĉefurbo, kaj Hämeenlinna iĝis ĉefurbo de Gubernio suda Finnlando. En 1997 Gubernio Uusimaa inkludis 36 komunumojn. En 1900 Gubernio Uusimaa havis 298 000 kaj en 1997 1 277 932 loĝantojn.








