Smarhon
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Smarhon (stacidomo). |
| Smarhon | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbo de distrikta signifo | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Poŝtkodo | 231000 • 231041–231045 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 34 564 (2026) [+] | ||
| Loĝdenso | 1 611 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 54° 29′ N, 26° 24′ O (mapo)54.48361111111126.4Koordinatoj: 54° 29′ N, 26° 24′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 150 m [+] | ||
| Areo | 21,45 km² (2 145 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Smarhon (beloruse Смаргонь, ruse Сморгонь, Smorgon) estas urbo en Hrodna regiono, Belorusio, la administra centro de sia distrikto. Ĝi situas je 260 kilometroj nordoriente de Hrodna ĉe fervoja stacio sur linio Maladzeĉna - Vilnuso. En la urba aereo estas nodo de aŭtovojoj. Laŭ la stato de 2026 en la urbo vivis 34 564 loĝantoj sur areo de 21,45 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 611 loĝantoj/km².
Historio
[redakti | redakti fonton]Unua fojo Smarhon estis menciita en la jaro 1503. En la jaro 1552 ĉi tie estis fondita kalvinisma preĝejo. De 1590 ĉi tie laboris paperfabriko, lernejo, hospitalo. En Smarhon unuafoje komencis baki frandaĵojn barankoj. En la 17-a jarcento ĉi tie estis fondita "Smarhona akademio" - moka nomo por entrepreno por kaptado kaj dresado de ursoj. De la jaro 1795, la urbo estis en konsisto de Rusia imperio. Dum milito de la jaro 1812, dum retiro de franca armeo, en la urbo haltis Napoleono, transdonis komandadon al Joaĥimo Murat kaj forveturis en Parizo. De tiam, vojo inter Smarhon kaj Aŝmjani lokaj loĝantoj nomas kiel vojo de Napoleono. Dum Unua mondmilito trans la urbo pasis fronto, la urbo estis detruita. Dum la jaroj 1920-1922 Smarhon eniris en konsisto de Litovio, de la jaro 1922 - Polio. De 1939 en konsisto de Belorusa SSR. De la jaro 1940 - centro de distrikto.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En la urbo situas entreprenoj de maŝinkonstruado, matalprilaboro, nutraĵproduktado, konstruaĵoj, malpeza industrio, kaj nelaste estas gastejo "Smarhon".





