close
Saltu al enhavo

Sago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BERJAYAĈi tiu artikolo temas pri stangoforma pafaĵo por pafarko. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Sago (apartigilo).
Sago
BERJAYA
funkcia klaso de armiloj Redakti la valoron en Wikidata
pafaĵoarmilo
BERJAYA
BERJAYA
vdr
BERJAYA
du sagoj
BERJAYA
akraj pintoj por sagoj

La sago estas pafaĵo por pafarko, tenita, portita en sagujo. Ĝia malkovro estis grava en la evoluo de la taktiko, ĉar tiu estis la unua armilo, kiu baziĝis sur elasteco.

La sago estas longa, maldika, rekta (plej ofte ligna aŭ fragmita) vergo, kun sagopinto ĉe la antaŭa fino, kiu estis pretigita el ŝtono kaj osto en la praepoko, pli poste el metalo. La alia fino estas entranĉaĵo, fortigita por ke oni povu surmeti ĝin sur la tendenon. Oni stabiligis la sagofluon per simetrie fiksitaj plumoj (2, 3 aŭ 4).

Hodiaŭ, oni jam produktas sagojn el aluminiaj alojoj aŭ karbonaj plastoj aŭ el ties kombinaĵoj.

La sago de la orient-eŭropaj popoloj pretiĝis el fragmito, la eŭropanoj el fraksenokarpeno. La romia sagopinto estas trieĝa, tiuj de la mezepoko estis diversformaj: glataj, cilindraj, pikaj, foliaj, rombaj, harpunaj ktp.

La popoloj uzis la sagojn ĝis la 17-a jarcento, kiam amase disvastiĝis la pulvaj pafiloj. Oni uzis venenŝmiritajn sagopintojn aŭ brulig-sagojn.

La modernaj lignaj sagoj estas pretigitaj el cedro aŭ alia pinaco.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]