close
Saltu al enhavo

Remagen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Remagen
Blazono
Remagen (Germanio)
Remagen (Germanio)
DEC
BERJAYA

Map

Flago
BERJAYA
urbeto • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Ahrweiler
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 02642, 02228
Poŝtkodo 53424
Aŭtomobila kodo AW
Oficiala Municipokodo 07131070
Subdivido 5 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Herbert Georgi
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Bachstraße 2
Demografio
Loĝantaro 17603 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 35′ N, 7° 14′ O (mapo)50.5786111111117.2305555555556Koordinatoj: 50° 35′ N, 7° 14′ O (mapo)
Areo 33,16 km²
Oficiala retejo https://www.remagen.de/
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Remagen estas urbo en Germanio, borde de la rivero Rejno kaj suda najbara komunumo de la urbo Bonn. Ĝi troviĝas en la distrikto Ahrweiler de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2024 la urbo havis 17 603 loĝantojn.

Konata la komunumo iĝis interalie pro rejna ponto, la lasta nedetruita ponto el du dum la Dua Mondmilito, kiun la armeo de Nazia Germanio provis bombe detrui dum marto 1945 por malfaciligi la progreson de la armeoj de la Aliancanoj, kvankam la Dua Mondmilito estis tuj finiĝonta kaj la ponta detruo kompreneble neniel ŝanĝus ties rezulton: Kvazaŭ mirakle la detruo tamen ne funkciis, kaj miloj da aliancanaj soldatoj la 7-an de marto povis progresi orienten per ĝi - dek tagojn pli poste la ponto tamen kolapsis.

BERJAYA
la urba preĝejo "Apollinariskirche " dumnokte
BERJAYA
kastelo "Marienfels"

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]