close
Saltu al enhavo

NUTS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
dekstra

NUTS (mallongigo por Nomenklaturo de Unuoj Teritoriaj Statistikaj laŭ la franca nomo Nomenclature des Unités Territoriales Statistiques aŭ pli simple Nomaro de Unuoj Teritoriaj Statistikaj) estas hierarkia sistemo por unueca identigo kaj klasado de geografiaj unuoj de la membroŝatoj de Eŭropa Unio, kreita por statistikaj celoj.

La sistematiko tre orientiĝas laŭ la administra kaj politika subdivido de la unuopaj landoj. Ĝenerale unu nivelo de la NUTS-sistemo respondas al administra nivelo de subŝtata disdivido aŭ al grupigo de kelkaj geografie najbaraj unuoj de la sama administra nivelo de subŝtata disdivido. Komperebla sistematiko ekzistas ankaŭ en la EFTA-ŝtatoj kaj tiuj de orienta Eŭropo.

La NUTS-sistematikon evoluigis dum la jaro 1980 la Eŭropa Oficejo pri Statistiko (EuroStat) en Luksemburgo, por povi internacie statistike kompari regionajn teritoriojn ene de Eŭropo. Kadre de la regiona politiko de Eŭropa Unio subvencioj estas atribuataj al konkretaj NUTS-regionoj.

Neceso de tia sistemo

[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale la administraj unuoj de la unuopaj ŝtatoj de EU tre diferencas

  • laŭ sia nacia hierarkia nivelo (ekzemple federaciaj landoj, regionoj, provincoj, departementoj, distriktoj, grafejoj, ktp.)
  • laŭ sia grandeco (laŭ areo kaj laŭ nombro de loĝantoj)
  • laŭ sia nomiğo foje en pluraj naciaj lingvoj (ekzemple Brussel/Bruxelles)
  • laŭ sia etendiĝo pro administraj ŝanĝiĝoj (ekzemple fuzioj aŭ dividiĝoj de unuopaj komunumoj aŭ kompletaj regionoj).

Tial necesas hierarkia kaj unueca identigo.

Geostatistikaj datumoj (ekzemple loĝdenso aŭ la malneta nacia produkto) ĉiam baziĝas je konkreta areo. Por ebligi pli-malpli sencan komparon, necesas povi kompari teritoriojn de sama hierarkia ŝtupo. La NUTS-sistemo atingas tion per la difino de kvar regionaj kaj du komunumaj hierarkiaj niveloj.:

  • NUTS 0 – naciaj ŝtatoj
  • NUTS 1 – grandaj regionoj / landopartoj
  • NUTS 2 – mezaj regionoj / pejzaĝoj
  • NUTS 3 – etaj regionoj / grandurboj
  • LAU 1 – komunumaroj (municipoj, pri tio aldone vidu la artikolon "Oficiala Municipokodo")
  • LAU 2 – komunumoj

(LAU = lokaj administraj unuoj)

Metodo de disdono de kodoj

[redakti | redakti fonton]

Ĉiu membroŝtato, kandidato por aliĝo kaj la EFTA-ŝtatoj havas duliteran kodon, kiu respondas al la normo ISO-3166. Tio ĉi estas la NUTS-0-kodo.

Por la identigo de teritorioj el la hierarkiaj niveloj NUTS-1 ĝis NUTS-3 depende de la nivelo aldoniĝas 1 ĝis 3 kromaj ciferoj post la nacia kodo. Subregionoj de pli granda teritoria unuo unue transprenas ties kodon kaj post tio ricevas plian ciferon. La koncernaj unuoj estas (ĝenerale laŭ alfabeta ordo) numeritaj de 1 ĝis 9, kaj, se necese, oni plunumeras per literoj (A ĝis Z). La cifero "0" (nulo) ne uziĝas por numerigo, sed nur tiam, kiam iu NUTS-nivelo en konkreta lando ne estas difinita.

Unuopa NUTS-kodo do ne nur identigas koncernan administran teritorion (troveblan en koda listo), sed ankaŭ informas pri la hierarkia nivelo de la teritorio kaj pri ĝia aparteno al pli grandaj administraj unuoj.

Ekzemplo por la NUTS-kodo DED2B :

  • Temas pri la hierarkia nivelo NUTS-3, ĉar krom la ŝtata kodo DE ekzistas tri pliaj karaktroj.
  • Tiu NUTS-3-regiono apartenas al la NUTS-2-regiono DED2, al la NUTS-1-regiono DED kaj al la NUTS-0-regiono DE
  • malkodigo pere de koda listo: la NUTS-3-regiono distrikto Kamenz apartenas al la NUTS-2-regiono distriktaro Dresden, al la NUTS-1-regiono federacia lando Saksio kaj al la NUTS-0-regiono Germanio.

La NUTS-nivelo, al kiu apartenas administra teritorio, difiniĝas konsidere de la nombro de loĝantoj en la teritorio (la subaj kaj supraj nombroj por la nombro de loĝantoj ne estas absolutaj, nur proksimumaj indikiloj):

nivelo nombro de loĝantoj maksimume minimume
NUTS-1 7.000.000 3.000.000
NUTS-2 3.000.000 800.000
NUTS-3 800.000 150.000

De tempo al tempo la sistematiko aktualiĝas. La lasta signifa novstrukturigo okazis dum la jaro 2003.

Unuopaj membroŝtatoj de Eŭropa Unio

[redakti | redakti fonton]
ŝtatoj nivelo 1 nivelo 2 nivelo 3
BERJAYA Aŭstrio grupoj de federaciaj landoj** 3 federaciaj landoj 9 grupoj de politikaj distriktoj 35
BERJAYA Belgio regionoj 3 provincoj 11 arondismentoj 43
BERJAYA Britio normaj regionoj 12 grupoj de grafejoj ** 35 grafejoj / (counties / unitary authorities) 65
BERJAYA Bulgario regionoj 2 planaj regionoj 6 oblastoj (distriktoj) 28
BERJAYA Ĉeĥio - 1 regionoj de kompakteco (regiony soudržnosti) 8 regionoj (kraje) 14
BERJAYA Danio - 1 regionoj 5 landopartoj (landsdele) 11
BERJAYA Estonio - 1 - 1 statistikaj unuoj 5
BERJAYA Finnlando kontinenta parto / insularo Alando 2 regionoj (suuralueet) 6 distriktoj (maakunnat) 19
BERJAYA Francio "zonoj ekonomikaj" (Z.E.A.T.) ** 9 regionoj 26 departementoj 100
BERJAYA Germanio federaciaj landoj 16 distriktaroj kaj kompareblaj grupigoj 41 distriktoj kaj eksterdistriktaj urboj 445
BERJAYA Grekio grupoj de regionoj** 4 administraj regionoj ("periferioj") 13 provincoj ("prefektujoj", νομοί - nomí) 51
BERJAYA Hispanio grupoj de regionoj 7 aŭtonomaj regionoj kaj urboj 17+2 provincoj + aŭtomonaj urboj 50+2
BERJAYA Hungario statistikaj regionoj 3 grupoj de departementoj 7 departementoj (komitat) 20
BERJAYA Irlando - 1 statistikaj regionoj 2 regionaj aŭtoritataj regionoj 8
BERJAYA Italio grupoj de regionoj** 5 regionoj 20 provincoj 95 / 103
BERJAYA Kipro - 1 - 1 - 1
BERJAYA Latvio - 1 - 1 statistikaj unuoj 6
BERJAYA Litovio - 1 - 1 distriktoj 10
BERJAYA Luksemburgio - 1 - 1 - 1
BERJAYA Malto - 1 - 1 insuloj Malto kaj Gozo 2
BERJAYA Nederlando landopartoj (landsdelen) 4 provincoj 12 COROP-regionoj 40
BERJAYA Pollando statistikaj regionoj 6 vojevodioj 16 grupoj de distriktoj (powiaty) 45
BERJAYA Portugalio kontinenta parto + aŭtonomaj regionoj 1 + 2 CCR-regionoj + aŭtonomaj regionoj 5 + 2 grupoj de municipoj 30
BERJAYA Rumanio makroregionoj 4 planaj regionoj 8 distriktoj (judeţe) 42
BERJAYA Slovenio - 1 - 1 statistikaj unuoj 12
BERJAYA Slovakio - 1 grupoj de distriktoj (kraji) 4 distriktoj (kraji) 8
BERJAYA Svedio - 1 riksområde 8 gubernioj (län) 24
EU      

**  grupigoj nur por statistikaj celoj
Fonto: EuroStat

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]