Kandid aŭ la optimismo
| Kandid, aŭ: La Optimismo | ||
|---|---|---|
| Aŭtoro | Voltaire | |
| Eldonjaro | 1929 | |
| Urbo | Lepsiko | |
| Eldoninto | SAT | |
| Paĝoj | 160 kun ilustraĵoj | |
«Kandido[1], aŭ (la)[2] Optimismo» (france Candide, ou l'optimisme ; mallonge «Kandido»[3]) estas satira novelo, aŭ mallonga filozofia romano fare de Voltero. Ĝi estas konsiderata kiel lia ĉefverko.
Resuma enhavo
[redakti | redakti fonton]La romano, unue publikigita en januaro 1759 en Svislando, rakontas pri juna viro Kandido, edukita de filozofo Pangloso en Vestfalia kastelo laŭ doktrino optimisma (karikaturo de la teodiceo Lejbnica). Poste en la rakonto okazas subita interrompo de la paca vivmaniero, kaj Kandido estas eksponita al la afliktoj de la mondo, kaj malrapide sobriĝas de la senkulpa kredo. La romano finiĝas per praktika konkludo: anstataŭ rezonadi pri «la plej bona el ĉiuj eblaj mondoj», prefere «ni kultivu nian ĝardenon» (komparu kun la devizo de la frua periodo de esperantismo: «Ni fosu nian sulkon!»).
La stilo de la romano estas fantazia, kaj la intrigo moviĝas rapide de loko al loko. Ĝi estas pikareska romano, kies intrigo estas konstruita en maniero simila al tiu de pli serioza formadromano, kaj ĝi parodias multajn romantikajn kaj aventurajn kliŝojn, kiuj estas priskribitaj en la romano en amara kaj seka maniero. Multaj epizodoj prezentitaj en la romano estas bazitaj sur historiaj okazaĵoj, kiel ekzemple la Sepjara Milito kaj la Tertremo de Lisbono en 1755, kiuj okazis kelkajn jarojn pli frue. La Problemon pri la malbono Voltero prezentas ĉi-romane en humura kaj rekta maniero.
Krom Lejbnicon kaj la filozofian optimismon, Voltero ridindigas ankaŭ Eklezion, teologion, registarojn, armeojn kaj amason da politikaj kaj sociaj institucioj de ĉiaj specoj, eĉ filozofion kaj filozofojn.
Reago kaj heredo
[redakti | redakti fonton]La romano estis granda sukceso, ĝi ankaŭ kaŭzis multajn polemikojn. Tuj post ĝia sekreta eldono, la romano estis cenzurita kaj malpermesita de publikigo en multaj lokoj tra Eŭropo, ĉar ĝi inkludis blasfemojn, politikan instigon kaj intelektan malamikecon kaŝitan sub maldika vualo de naiveco. Sed tiu klopodoj estis senutilaj, la romano estis tuja furorlibro, estis tradukita en la anglan kaj la italan ene de unu jaro, kaj restas populara kaj legata ĝis hodiaŭ. Kontraste al aliaj pli seriozaj komponaĵoj de Voltero, estas dubinde, ĉu li mem atendis, ke la komika libreto alportos al li famon dum multaj jaroj. Seriozaj literaturistoj rigardis la romanon kiel bagatelaĵon. Lanti’ diras en la Antaŭparolo de sia traduko:
|
La akra spriteco de la romano kaj ĝia koncepto pri la homa kondiĉo inspiris verkistojn kaj artistojn de postaj generacioj, kiuj ĝin imitis kaj evoluigis. Hodiaŭ la romano estas konsiderata la ĉefverko de Voltaire kaj laŭ iuj, parto de la literatura kanono de la Okcidento.
Kritiko
[redakti | redakti fonton]La nomo Pangloso, kunmeto de grekaj pan- (t.e. ĉio-) kaj glossa (lingvo), Πάνγλωσσος ← πᾶν + γλῶσσα, evidente aludas Lejbnicon: la esperantistoj bone konas lin kiel pioniron de la ideo pri Universala lingvo filozofia[5] [6]. Cetere, tiun linion Voltero ne malvolvas.
Sur la unua paĝo Pangloso estas prezentita kiel fakulo pri kosmologio (Voltero infanece tordas la vorton) — termino kreita de Volfio (lat. Volfius, germane Christian Wolff), pedanta disĉiplo de Lejbnico, universitata profersoro. Malgraŭ la mokoj de Voltero, la terminoj de la germanaj sciencistoj ja enradikiĝis internacie, en PIV kaj en Vikipedio troveblas kaj kosmologio, kaj teodiceo.
La parolturnon kiel eble plej multiuj kontraŭlogike traktas kiel intensigilon plifortigantan la adjektivon aŭ adverbon al kiu ili rilatas; ekz‑e «kiel eble plej bona» ili interpretas kiel «superbonega»[7]. Voltero simile misinterpretas la franca-Lejbnican le meilleur des mondes possibles (t.e. «la plej bona el ĉiuj eblaj mondoj»). Tamen por matematikisto (kia i.a. estis Lejbnico) tia parolturno havas inversan efikon: ĝi limigas la kvaliton, relativigas ĝin al la aro de ĉiuj eblaj objektoj (universoj).
Laŭ Lejbnico, Dio sin devigas respekti logikon kaj siajn leĝojn, liaj kreaĵoj devas konformi al ili. Sekve Dio ne povas laŭvole krei ian ajn universon, sed nur tiusence eblan. Ne kapabla krei universon perfektan, li (pro sia boneco) kreis la universon kiu estas nur la plej bona el ĉiuj eblaj. Ial (eble pro nekompreno) Voltero misprezentis la penson de Lejbnico, kaj facile primokis ties karikaturon.
Lejbnico ne nomis sian teodiceon optimismo. Tiun vorton unue uzis la jezuitoj en 1737[8]: ili malaprobis kaj kritikis tiun sistemon «de matematikisto kiu sin imagas teologo». La termino ne estas trafa: ne malpli ĝuste oni povus nomi la Lejbnican sistemon pesimismo (mondo pli bona ne eblas).[9] En unu loko de la romano (ĉap. 6ª) Kandido tion ja ekkomprenas: «Se ĉi tie estas la plej bona el ĉiuj eblaj mondoj, kiaj do estas la aliaj?». Malgraŭ sia malamo al la jezuitoj Voltero uzis la nomon de ili inventitan.
(La vortaro de Robert[10] datas la filozofian sencon de la vorto optimisme per 1737, kiel indikite ĉi-supre; dum la komunlingvan signifon, per 1788 — t.e. tiun sencon ĝi akiris 29 jarojn post la publikigo de la romano. Do, en la titolo de la romano ĝi estas nomo de doktrino.)
En Esperanto
[redakti | redakti fonton]En Esperanto ekzistas 2 menciindaj tradukoj de la romano, kiujn laŭ la inicialoj de la tradukintoj ni signos per L (Eŭgeno Lanti) kaj SP (Sergio Pokrovskij):
- L
- Volter. Kandid aŭ la optimismo / Esperanta traduko de E. Lanti. Ilustraĵoj de R. Bartelmes. Leipzig: SAT, Eld. Fako, 1929. 162 p. ilustr.
- SP
- Voltero. Kandido, aŭ Optimismo / Tradukis el la franca Sergio Pokrovskij; Antaŭparoloj de Sergio Pokrovskij kaj Eŭgeno Lanti; Postparolo de Sergio Pokrovskij. — Kaliningrado: Sezonoj, 2023. — 176 p. — (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto por la jaro 2022). Bitlibroj laŭ la normoj PDF kaj EPUB.
Ambaŭ tradukojn akompanas solida antaŭparolo; SP krome enhavas «Postparolo»n de Sergio Pokrovskij, kiu prezentas detalan komparon de la du tradukoj kaj estas destinita por tiuj, kiujn interesas tradukteorio kaj interrilato de Esperanto kaj la franca lingvo.
Evidentaj motivoj por la nova traduko estas korekto de tradukaj aŭ lingvaj eraroj, kaj modernigo de la lingvaĵo. Ĉar la apero de PV (unu jaron post la publikigo de L kaj cetere iniciatita ĝuste de Lanti’) kaj PIV kontribuis al pliriĉigo kaj stabiligo de la leksiko, kaj ankaŭ tio ebligis precizigi la tradukojn en SP.
Tamen tiaj leksikaj eraroj en L estas relative malmultaj. La precipa diferenco inter la du tradukoj estas ŝuldata al la malsamaj tradukprincipoj.
La tradukprincipoj
[redakti | redakti fonton]Estas 2 ĉefaj tradukaj skoloj: la hejmiga kaj la gastiga.
En la skolo hejmiga la fremdaĵoj de la verko laŭeble estas anstataŭigataj per la respondaj esprimiloj hejmlingvaj. La tradukanto reverkas la tekston laŭ la maniero cellingva.
En la skolo gastiga la tradukanto strebas kiel eble plej proksime sentigi la apartaĵojn de la tradukata verko. La leganto kvazaŭ turistas en la lando de la verkisto.
L apartenas al la skolo gastiga. Lanti’ eĉ diras en sia Antaŭparolo:
|
Male, SP laŭas la skolon hejmigan: la multegaj francaĵoj de la originalo estas esperantigitaj laŭ la maniero internacia aŭ situacia. Ĉe tio la paradokso konsistas en tio, ke subjektive Voltero sin poziciis kiel kosmopolito; tamen fakte por li «la internacia» = «la franca de la 17ª jc». Tial li «hejmigas» la realaĵojn Germaniajn, Amerikajn, Turkiajn per francigo, kio en la moderna mondo estas bizara aŭ misgvida.
Jen ekzemplo el la ĉapitro 18ª, kie temas pri utopia lando Eldorado (V markas la frazon de la Voltera originalo):
V: Candide demanda à voir la cour de justice, le parlement; on lui dit qu'il n'y en avait point, et qu'on ne plaidait jamais.
L: Kandid petis, ke oni montru al li la kortumon, la parlamenton; oni diris, ke da ili ne ekzistas, kaj ke oni neniam pledis.
SP: Kandido petis montri al li la kortumon; oni diris, ke tia institucio ne ekzistas, samkiel juĝaj procesoj.
Ĉi tie notindas, ke
- En tiama Francio parlement neniel estis ‹parlamento› laŭ la Esperanta senco de la vorto, ĝi estis ‹supera regiona kortumo›. Por ordinara esperantisto tiu neekzisto de «parlamento» en la ideala lando Eldorado devas aperi kiel malaprobo de la reprezenta demokratio.[11]; tutcerte ne pri tio temas ĉi tie.
- La franca plaider havas en la vortaro de Littré[12] 6 signifojn, el kiuj la ĉefa estas ‹procesi› (kaj tiusence ĝi aperas en la frazo); dum Esperanto (laŭ PV kaj la PIV-oj) heredis nur la 2-an (egalan al la angla to plead ), ĉi tie nekonvenan. (Cetere, la tenso estas erara; devus esti «ke oni neniam procesas».)
- Strangas ke germana junulo Kandido parolas kun eldoradanoj en la terminoj de la justico Francia.
- Por pliparto da modernaj legantoj tiu arkaika franca signifo de la vorto (kiu en la norma Esperanto ne ekzistas) estas nekonata kaj misgvida.
La nomoj propraj
[redakti | redakti fonton]La 3ª frazo de ĉap. 1ª en L jene informas pri la protagonisto:
|
En la kadro de Esperanto la frazo L estas sensencaĵo: malkiel la franca candide, en Esperanto la vorto ‹Kandid› la koncernan leksikan signifon (simplulo) ne havas; cetere same estas en la lingvo germana, kvankam la subtitolo de la romano asertas ke la pseŭdonima d‑ro Ralfo ĝin tradukis el la germana. Por ke tio sencu en plimulto da nelatinidaj lingvoj, necesas aŭ traduki la nomon — kiel en la greka, Candide → el:Αγαθούλης (Agatulis) — aŭ reverki la frazon:
|
En la romano estas pluraj tiaj karalterizaj nomoj (angle charactonyms, ruse говорящие имена): krom la jam menciitaj Pangloso kaj Kandido aperas ekz‑e france Paquette, frère Giroflée, Pococurante, kiujn Lanti’ simple transskribas aŭ rekte tradukas: Paket, frato Levkojo, Pokokurant. en SP ili iĝas Floro, frato Grilo, Apatiko.
France Paquette estas nekutima nomo por germanino, kaj «Paket» tute malkonvene pensigas pri «paketo». Laŭ Littré[12], en la 18ª jc france paquette signifis ‹lekanto›; similsenca germana innomo povus esti Flora, Esperante Floro. — Frère Giroflée kaj «frato Levkojo» estas strangaj nomoj por itala monaĥo; S. Pokrovskij vidas tie aludon al malnova infana kanteto (kaj ludo) «Giroflé, girofla» atestitan ankoraŭ en la 17ª jc; en la romano temas pri gajvivanto; internacie konata ĉeftipo de tia malsolida karaktero estas la grilo el la Ezopa fablo[13]; itale grillo estas normala vorto itala, kaj sufiĉe kutima alnomo aŭ familinomo. Sekve la ĉapitrotitolo
- 24. Pri Floro kaj frato Grilo (SP)
estas pli elvokiva ol «24. Pri Paket kaj frato Levkojo» (L).
Klarigoj pri ĉiuj tiaj karakterizaj nomoj troveblas en la sekcio «La propraj nomoj» de la Postparolo de SP.
Voltero hejmigas (francigas) la nomojn de alilingvaj romanpersonoj; Lanti’ transskribas francajn adaptaĵojn, sen asimili ilin, kvazaŭ temus ne pri fantaziaj figuroj sed pri realaj homoj: mankas la fina -o kaj deklinacio. En SP ĉiuj nomoj estas plene asimilitaj kaj regule deklinaciataj. Kp (ĉap. 30ª):
- L: Unu afero plifirmigis Marten en siaj (tiele!) malbonegaj principoj, pli ol iam ŝancelis Kandid kaj embarasis Panglos.
- SP: Unu afero plifirmigis Martenon en liaj ŝokaj principoj, pli ol iam ŝancelis Kandidon kaj embarasis Pangloson.
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]Pri la traduko fare de Lanti (1929)
[redakti | redakti fonton]
|
|
|
Pri la traduko fare de Sergio Pokrovskij (2022/2023)
[redakti | redakti fonton]
|
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La nomformon «Kandid·o» rekomendas la PIVoj, malgraŭ la Lantia traduko.
- ↑ Paŭsante la francan originalon, la Lantia traduko de 1929 retenas la artikolon; en la traduko de Sergio Pokrovskij (2022) ĝi estas forigita, ĉar en la moderna Esperanto, malkiel en la franca sed kiel en la angla, la nomoj de sciencoj, doktrinoj, religioj (fiziko, filozofio, hilelismo, naciismo, kristanismo…) ne estas artikolataj.
- ↑ Ekz-e «Kiam mi estis 15-jara kampara infano en formale katolika kulturo, mi legis la unuan fojon „Kandido“, kaj la libro konsiderinde kontribuis al mia mondrigardo» (Renato Corsetti, «Monato» 2024:06, p. 27).
- ↑ Kompreneble, Grimm bone sciis, ke Voltero aĝis 65 jarojn kiam li verkis «Kandido»n.
- ↑ Vd ekz-e E. Drezen: Historio de la Mondolingvo. Ekrelo: Leipzig, 1931, pp. 29–30.
- ↑ Leopold Einstein: Al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj ekde Lejbnico ĝis la nuna tempo. (Geschichte der weltsprachlichen Versuche vom Leibnitz bis auf die Gegenwart. «Bayerische Lehrer-Zeitung», № 11–12. Nürnberg, 1885.)
- ↑ «… per kiel eble plej oni esprimas la plej altan gradon de superlativo» — PAG, §88, p. 121.
- ↑ Journal de Trévoux, 1737, février, p. 207.
- ↑ Sergio Pokrovskij. Postparolo al «Kandido, aŭ Optimismo». La sekcio «Optimumigo kaj Optimismo».
- ↑ Le Petit Robert de la langue française, Paris, 1972.
- ↑ Cetere, Voltero efektive kontraŭis reprezentan demokration, lia idealo estis klera absolutismo; tamen ĉi tie evidente temas nur pri justico.
- ↑ 12,0 12,1 france É. Littré. Dictionnaire de la langue française. Paris, 1841
- ↑ K. Kalocsay. La grilo kaj la formiko. «Ezopa saĝo», KOKO, 1956.
- ↑ Carlo Minnaja. Kandido: Dokta solvo de pluraj krizaj punktoj. La Ondo de Esperanto, 2023, №2 (316).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La franca originalo ĉe Vikifontaro: «Candide, ou l’Optimisme».
- Kandid aŭ la Optimismo, Esperanto-traduko de Lanti ĉe Vikifontaro
- «Kandido, aŭ Optimismo». Esperanto-traduko fare de Sergio Pokrovskij (la Reta versio).
- Enciklopedio de Esperanto/K en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).
- Katalogo de[rompita ligilo] CDELI
- Katalo go de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo de Kataluna Esperanto-Asocio
- Katalogo de Universitato de Amsterdamo
- Libroj de Voltaire
- Esperanto-libroj aperintaj en 1929
- Eldonaĵoj de SAT
- Verkoj el la esperantigita franclingva literaturo
- Antverpena Fikcio-libraro
- Katalogo de CDELI
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo de Kataluna Esperanto-Asocio
- Katalogo de Universitato de Amsterdamo


