Jeb Bush
| Jeb Bush | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Jeb Bush | |||||
| Naskonomo | John Ellis Bush | ||||
| Naskiĝo | 11-an de februaro 1953 (73-jaraĝa) en Midland | ||||
| Religio | Episkopa Eklezio de Usono • katolikismo vd | ||||
| Lingvoj | angla • hispana vd | ||||
| Loĝloko | Coral Gables • Midland • Tanglewood • Andover • George W. Bush Childhood Home vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono Hispanio | ||||
| Alma mater | Universitato de Teksaso en Aŭstino - latinamerikologio Phillips Academy (mul) The Kinkaid School (en) | ||||
| Partio | Respublikana Partio | ||||
| Subskribo | |||||
| Familio | |||||
| Patro | George H. W. Bush | ||||
| Patrino | Barbara Bush | ||||
| Gefratoj | Dorothy Bush Koch (mul) | ||||
| Edz(in)o | Columba Bush (en) | ||||
| Infanoj | George P. Bush (mul) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | bankisto verkisto negocisto bindisto politikisto konstruiganto guberniestro | ||||
| Verkado | |||||
| Verkoj | Immigration Wars: Forging an American Solution vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Jeb BUSH — "Jeb" estas mallongigo de la plena, oficiala nomo "John Ellis BUSH" — (naskita la 11-an de februaro 1953) estas usona komercisto kaj politikisto. Jeb Bush estas filo de la 41-a prezidento de Usono, George H. W. Bush, kaj 7 jarojn pli juna frato de la 43-a, George W. Bush.
Fruaj jaroj
[redakti | redakti fonton]Jeb Bush naskiĝis en Midland (Teksaso) en 1953. Li lernis en bazlernejo en Houston ĝis kiam li eklernis 14-jaraĝe en la elita privata mezlernejo Phillips Academy en Andover, kantono Essex, Masaĉuseco, kie antaŭe la patro kaj la pli aĝa filo lernis. Deksepjaraĝe, li partoprenis someran interŝanĝon de lernantoj kun lernejo en Meksiko. Tie li ekkonis la meksikan junulinon Columba Garnica Gallo, kiu en 1974 fariĝis lia edzino. Samjare li ricevis bakalaŭran gradon pri Latinamerikaj studoj de la Universitato de Teksaso, diplomiĝante kun plej altaj honoroj post nur du jaroj kaj duono da studado.
Komerca kariero
[redakti | redakti fonton]Ekde 1974, Bush laboris en la internacia fako de la Teksasa Komerca Banko (angle Texas Commercial Bank). En 1977 li fondis ties venezuelan branĉon, kiun li ankaŭ estris dum iom da tempo. Post la prezidenta balotado de 1980, li transloĝiĝis al Miamio (Florido) kaj forlasis bankadon por nova kariero en terpeca komerco. Dum la sekvaj jaroj li entreprenis diversajn komercajn agadojn kaj fariĝis riĉa.
Politika kariero
[redakti | redakti fonton]Jeb Bush servis kiel la 43-a guberniestro de Florido (1999 — 2007), post nesukcesa provo pri tiu ofico en 1994. La 15-an de junio 2015 li anoncis sian kandidatiĝon por la respublikana nomumo kiel prezidenta kandidato en la baloto de novembro 2016. Post malsukcesa rezulto en la antaŭbaloto en Sud-Karolino, la 20-an de februaro 2016 li malaktivigis la kampanjon.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (anglalingva)
- Oficiala portreto kaj biografio kiel estro de Florido Arkivigite je 2015-01-04 per la retarkivo Wayback Machine ĉe la retejo de la Muzeo de Florida Historio (anglalingva)
- Jeb Bush en la retejo biography.com (anglalingva)
- Dosiero pri Jeb Bush en la retejo PolitiFact.com (anglalingva)
- Jeb Bush kolekto de novaĵoj kaj komentarioj ĉe la ĵurnala retejo Miami Herald (anglalingva)


