Gisado
Per gisado oni faras objekton el fandebla materialo (metalo, vakso ktp), verŝante likvan fanditan substancon en malplenan ujon (gisformon), kaj lasante ĝin tie solidiĝi kaj akcepti la formon de tiu muldilo. Ĝi estas supozeble la plej malnova procedo por origina formado. Ĉe tio ekestas solidaĵo en laŭdezira formo (korpo) el antaŭe senforma materialo.
Gisfero, aŭ giso, estas alojo el fero kaj karbono, kun proporcio de 2 ĝis 3,6 % da karbono.
Fandi
[redakti | redakti fonton]Laŭ Francisko Azorín fandi estas Fluidigi ion per varmo.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina fundere (fandi). Kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj fandejo, por loko, ejo, kie oni fandas; fandisto; fandaĵo; fandiĝi.[2]
Laŭ la Universala Vortaro kaj uzo Zamenhofa, fandi statuon povas havi tute kontraŭajn signifojn: krei (gisi) statuon; aŭ malkrei (likvigi, disfandi) statuon. Tia konfuzo estas malakceptebla en racia lingvo kaj ŝoka por esperantistoj kies hejma lingvo neniam konfuzas tiujn kontraŭojn. Tial jam en PV aperis la pli preciza verbo gisi (prunto el la germana) — cetere, mise difinita. Menciindas, ke en UV la indikitan konfuzon prezentas la tradukoj franca, germana kaj angla; dum la tradukoj rusa kaj pola donas nur la ĉefsencon likvigi.[3]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Altforno
- Gisfero
- Skulptarto
- Skulptaĵo
- Sablogisado
- Engipsa gisado
- Vaksoperda gisado
- Metalurgio
- Muldado
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 71.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Sergio Pokrovskij: Fandi kaj gisi (ankaŭ en LOdE, n‑ro 187, 2010:5).
