close
Saltu al enhavo

Finnlanda Centro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Finnlanda Centro
Suomen Keskusta r.p.
emblemo
Nordic agrarian parties (en) Traduki
partio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1906 vd
Antaŭe Q2984393 vd
Poste Civitanpartio vd
Lando(j) Finnlando vd
Sidejo Helsinko
Ideologio

agrarismo

Estro Antti Kaikkonen (ekde 15-a de junio 2024)
Retejo Oficiala retejo
Jura formo registered party
BERJAYA
BERJAYA
vdr
BERJAYA

Finnlanda Centro (finne Suomen Keskusta kaj parollingve Kepu, svede Centern i Finland) estas centrisma politika partio en Finnlando. Ĝi estas fondita en 1906 sub nomo Agrara ligo. En 1965 la partio akceptis novan nomon Centra partio laŭ peto de Johannes Virolainen kaj en 1988 Finnlanda Centro. Finnlanda Centro estas escepta partio en Eŭropo: en aliaj eŭropaj landoj ne ekzistas samtipaj fortaj agraraj partioj. Unu klarigo por tiu escepta situacio en Finnlando estas, ke al la konservativa lestadianismo apartenas multe politika forto kaj plejparto el la finnlandaj konservativaj lestadianoj, kiu estas en voĉdona aĝo, donas normale la voĉon al Finnlanda Centro kaj en multaj malgrandaj komunumoj ankaŭ aliaj (kvankam mem ne estus konservativaj lestadianoj) voĉdonas normale konservativan lestadianan kandidaton, ĉar el la kandidatoj en la hejmareo nur la konservativaj lestadianaj kandidatoj laboras do multe, ke estas realisme ricevi multe voĉojn ankaŭ el urboj kaj tiel ili estas la nuraj kandidatoj en la hejmreĝiono, kiuj havas realisman ŝancon gajni sidlokon en la parlamento (bona ekzemplo estas Kyösti Karjula el la malgranda komunumo Lumijoki).

La prezidanto de la partio estas Annika Saarikko.

En parlamentaj elektoj de 2003 Finnlanda Centro fariĝis la plej granda partio. Centra partio ricevas plejparton el ĝia subteno el kamparano kaj el malgrandaj urboj. En Norda Finnlando ĝi ricevas ĉirkaŭ 40-50% el voĉoj en plej multaj provincoj, sed en Helsinki kaj aliaj grandaj urboj ĝia subteno neniam superis 10%.

Seĝoj (el entute 200) gajnitaj de Agrara ligo / Centra partio en parlamentaj elektoj

1945 1948 1951 1954 1958 1962 1966 1970 1972 1975 1979 1983 1987 1991 1995 1999 2003
49 56 51 53 48 53 49 36 35 39 36 38 40 55 44 48 55

Ekzemplaj membroj

[redakti | redakti fonton]

Multaj finnaj politikistoj membras kaj aktivas en la partio kaj dum la jaroj reprezentis ĝin en naciaj registaroj, do estante ministroj. Iuj ekzemploj inter multaj estas

  • Kyösti Kallio (1873-1940), prezidanto de Finnlando (1937-1940) kaj kvarfoje ĉefministro
  • Urho Kekkonen (1900-1986), prezidanto de Finnlando (1956-1982)
  • Mauno Koivisto (1923-2017), prezidanto de Finnlando (1982-1994)
  • Juha Rehula (n. 1963), ministro pri sano 2015-2017
  • Katri Kulmuni (n. 1987), partiestro kaj ministro pri financoj 2019-2020
  • Annika Saarikko (n. 1983), partiestro 2020-2024, ministro pri familiaj bazservoj ekde 2017 kaj pri scienco kaj kulturo ekde 2019

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]