close
Saltu al enhavo

Elementa lernejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elementa lernejo
BERJAYA
eduka nivelo
speco de eduka institucio Redakti la valoron en Wikidata
lernejo • eduka institucio
Antaŭe infanĝardeno vd
Poste mezlernejo vd
BERJAYA
BERJAYA
vdr
BERJAYA
Elementa lernejo en Český Těšín, Ĉeĥio

Elementa lernejo estas la unua lernejo (deviga en kelkaj landoj) por 6-jaraj infanoj, kie ili lernas legi, skribi, kalkuli kaj ekscias unuajn informojn pri historio kaj geografio.

En kelkaj landoj oni komprenas sub la nocio "elementa" nur la unuajn kvar klasojn (ĝis la 10-a jaro de infano), en aliaj landoj 8 aŭ 9 klasojn (ĝis la 15-a jaro). En tiuj landoj, kies elementaj lernejoj havas nur kvar klasojn, la klasojn 5 ĝis 9 kovras la diversaj tipoj de mezlernejoj. En la superaj klasoj de la elementa respektive meza lernejo oni instruas fundamentojn de unuopaj sciencoj: matematiko, fiziko, kemio, zoologio, botaniko, mineralogio, astronomio.