Biia
Aspekto
Pending
| Biia · Magyarbénye · Bendendorf | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| vilaĝo | |||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Regiono | |||
| Distrikto | |||
| Komunumo | Șona | ||
| Poŝtkodo | 517757 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 1 000 (2021) [+] | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 46° 14′ N, 24° 0′ O (mapo)46.23058824.004693Koordinatoj: 46° 14′ N, 24° 0′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 265 m [+] | ||
| Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Biia [bija] (hungare Magyarbénye, germane Bendendorf) estas vilaĝo en Rumanio nordokcidente de Blaj. Administre ĝi apartenas al la komunumo Șona (hungare Szépmező, germane Schönau [ŜØNaŭ], laŭvorte "bela herbejo"). Ĝi estas parto de la regiono Transilvanio kaj de la distrikto Alba.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 ĝi havis 1 349 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 1 414 (rumanoj, 8 % hungaroj), kaj laŭ la stato de 2021 en la vilaĝeto vivis 1 000 loĝantoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua mencio skribe estas en 1302. Ĝis 1919 ĝi apartenis al la Hungara reĝlando ene de Aŭstrio-Hungario, al la reĝa departemento Kis-Küküllő vármegye (germane Komitat Kleinkokel).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo, primariasona.ro, ne plu aktiva sed arkivigita laŭ la stato de januaro 2020 (rumane)
- historia retejo pri la komunumo (germane)
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine





