close
Saltu al enhavo

Fortuninsuloj

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
BERJAYA
Ksilografio el la Nurenberga Kroniko (1493) de Hartmann Schedel prezentanta la Fortuninsuloj en la Atlantika Oceano.

FortuninsulojFortun-insuloj[1][2] (en antikva greka μακάρων νῆσοι, makárôn nêsoi[3] el kio ankaŭ Makaronezio) estis duon-legendaj insuloj en la Atlantika Oceano, traktataj kiel simpla geografia loko kaj kiel senvintra tera paradizo loĝata de la herooj de la greka mitologio. En la tempo de Heziodo, la Fortuninsuloj estis asociitaj kun la koncepto de Elizeo, utopia loko en la greka submondo supozeble trovebla en la okcidenta oceano ĉe la rando de la konata mondo.[4][5] La nombro de la insuloj poste estus reduktita al unu fare de la poeto Pindaro.

La legendo

[redakti | redakti fonton]

Laŭ greka mitologio, la insuloj estis rezervitaj al tiuj, kiuj elektis esti reenkarniĝaj tri fojojn, kaj sukcesis esti juĝataj kiel speciale sufiĉe puraj por iri al en la Elizeaj kampoj ĉiujn tri fojojn. [6]

La Fortuninsuloj tradicie estis identigitaj kun la insularoj de la grupo nuntempe konata geografie kiel Makaronezio (Acoroj, Madejro, Sovaĝaj Insuloj, Kanarioj kaj Kabo-Verdo).[7]

Ptolemeo uzis ĉi tiujn insulojn kiel referencon por la mezurado de geografia longitudo kaj ili daŭre ludis la rolon de difinado de la nulmeridiano tra la Mezepoko.[8] Bazita sur tio, Lucio Russo en L'America dimenticata prezentas la aŭdacan hipotezon, ke la Fortuninsuloj estis fakte la Malgrandaj Antiloj kaj ke Hiparko sciis ilian longitudon kun rimarkinda precizeco.[9]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. AncientHistoryMaps (1697), Cartes et Tables de la Geographie Ancienne - Sanson, https://archive.org/details/CartesEtTablesDeLaGeographieAncienne-Sanson, retrieved 2018-03-17
  2. . Cartes et Tables de la Geographie Ancienne (1697). Alirita 2018-03-17 .
  3. Hard, p. 116.
  4. Peck, Harry Thurston. (1897) Harper's Dictionary of Classical Literature and Antiquities (angle). Harper & brothers.
  5. Sacks, David. (1995) A Dictionary of the Ancient Greek World (angle). Oxford University Press. ISBN 978-0-19-511206-1.
  6. Pindaro, Olimpiaj odoj 2. 57 ff
  7. Valerio Massimo Manfredi. (1995) A Mesopotamian origin for the myth of the Fortunate Islands? (angle). ISBN 1131-6810.
  8. John Kirtland Wright (1923). Notes on the Knowledge of Latitudes and Longitudes in the Middle Ages”, Isis (en) 5, p. 75–98. doi:10.1086/358121.
  9. Lucio Russo (2018). Far-Reaching Hellenistic Geographical Knowledge Hidden in Ptolemy's Data”, Mathematics and Mechanics of Complex Systems. doi:10.2140/memocs.2018.6.181.