close
Saltu al enhavo

Hugo Ball

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hugo Ball
BERJAYA
Persona informo
Hugo Ball
Naskiĝo 22-an de februaro 1886 (1886-02-22)
en Pirmasens
Morto 14-an de septembro 1927 (1927-09-14) (41-jaraĝa)
en Sant'Abbondio, Collina d'Oro
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per stomaka kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Sant'Abbondio Cemetery in Gentilino (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Hugo Ball
Memorigilo Hugo Ball
Familio
Edz(in)o Emmy Hennings (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo tradukisto dramaturgo aktoro reĝisoro filozofo teatra reĝisoro verkisto poeto dramaturgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Germanlingvaj studoj poezio dramo prozo vd
Aktiva dum 1886–1927 vd
Verkado
Verkoj Karawane 
Hermann Hesse 
Fuĝo de tempo 
Byzantinisches Christentum: Drei Heiligenleben vd
vd Fonto: Vikidatumoj
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Hugo BALL [hugo bal] (22an de februaro 1886 en Pirmasens, Germanio - 14an de septembro 1927 en Sant'Abbondio, Svislando) estis germana verkisto, poeto, kaj esence la fondinto de la dadaismo en la eŭropa arto en Zuriko en 1916. Inter aliaj atingoj, li estis pioniro en la evoluo de fonetika poezio

Post studado en Munkeno kaj Heidelberg li laboris ĉefe kiel reĝisoro kaj dramaturgo en diversaj teatroj. La spertoj dum la Unua mondmilito faris el li konvinkitan pacifiston, kaj en la jaro 1915 li elmigris kune kun sia estonta edzino, la verkistino Emmy Ball-Hennings, al la neŭtrala Svislando. En Zuriko li kunfondis la kabaredojn Cabaret Voltaire kaj la Galerie Dada. De 1917 ĝis 1920 li laboris en Berno por la gazeto Freie Zeitung. En 1920 li fariĝis katoliko. Ĝismorte li vivis en Svislando kaj en Italio.

La verkaro de Hugo Ball konsistas el dramoj, poemoj, romanoj, eseoj kaj biografioj. Ĝis 1917 li estis grava reprezentanto de la dadaismo, poste li forlasis tiun ĉi movadon, ĉar ĝi laŭ li estis arte elĉerpita. Pri sia amiko de Hermann Hesse li verkis biografion.

Listo de verkoj

[redakti | redakti fonton]
  • Der Henker von Brescia (dramo, 1914)
  • Flametti oder vom Dandysmus der Armen (romano, 1918)
  • Zur Kritik der deutschen Intelligenz (eseo, 1919)
  • Byzantinisches Christentum (eseoj, 1923)
  • Hermann Hesse (biografio, 1927)
  • Mein Weg aus der Zeit (membiografio, 1927)
  • Tenderenda oder Der Phantast (romano, eld. 1967)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]