Jannik Sinner
Aspekto
| Jannik Sinner | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 16-an de aŭgusto 2001 (25-jaraĝa) en San Candido, |
| Lingvoj | germana • itala • angla |
| Ŝtataneco | Italio |
| Alma mater | Istituto Tecnico Economico Walther (en) |
| Familio | |
| Amkunulo | Anna Kalinskaya (en) Laila Hasanovic (mul) |
| Okupo | |
| Okupo | tenisisto |
| TTT | |
| Retejo | https://janniksinner.com |
Jannik Sinner (n. la 16-an de aŭgusto 2001 en Innichen apud Sexten, Sudtirolo, do nun 25-jaraĝa) estas origine germanlingva italia tenisisto. En 2019, li iĝis la plej juna kaj plej malalt-rangigita ludanto kiu iam venkis en la Venonta Generacia ATP-finalo por ludantoj sub 21 jaroj.

en la Usona Malferma Turniro de 2024
Jannik Sinner ĝis la stato de junio 2025 gajnis 19 unuopajn titolojn en la ATP-turneo, inkluzive de tri aparte gravaj turniroj de la serio Granda Ŝlemo: li venkis en la Aŭstralia Malferma Turniro de 2024 kaj 2025 kaj same ankaŭ en la Usona Malferma Turniro de 2024. Same li triumfis en la ATP-Finaloj de 2024 ATP-Finaloj kaj kvar turniroj de la serio ATP 1000. Li ankaŭ estis parto de la itala teamo de la Davisa pokalo, kiu gajnis la kronojn de 2023 kaj 2024.


