close
Saltu al enhavo

Charles Babbage

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Babbage
BERJAYA
Persona informo
Charles Babbage
Naskiĝo 26-an de decembro 1791 (1791-12-26)
en Walworth, BERJAYA Reĝlando de Granda Britio
Morto 18-an de oktobro 1871 (1871-10-18) (79-jaraĝa)
en Marylebone, BERJAYA Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922)
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per rena malfunkcio Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Kensal Green Cemetery (en) Traduki, Square 84, Num. 23003 51° 31′ 39″ Nordo  13′ 27″ Okcidento / 51.527558 °N, 0.224095 °U / 51.527558; -0.224095 (mapo)
Tomb of Charles Babbage (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Trinity College (1810)
Forty Hill CofE Primary School (en) Traduki (18031806)
Totnes Grammar School (en) Traduki (18011803)
Alphington Primary School (en) Traduki
Petrodomo (1814) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Charles Babbage
Memorigilo Charles Babbage
Familio
Edz(in)o Georgiana Whitmore (en) Traduki (18141827) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Benjamin Babbage (en) Traduki Henry Babbage (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo matematikisto universitata instruisto inĝeniero astronomo filozofo inventisto ekonomikisto komputosciencisto verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo matematiko analiza filozofio komputiko vd
Verkado
Verkoj Analiza Maŝino 
On the Economy of Machinery and Manufactures 
Reflections on the Decline of Science in England, and on Some of Its Causes 
diferenca maŝino 
Passages from the Life of a Philosopher. 
Laws of mechanical notation (for consideration) / [C. Babbage] 
Ninth Bridgewater Treatise 
On the Mathematical Powers of the Calculating Engine vd
vd Fonto: Vikidatumoj
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Charles BABBAGE [ĉa:lz bab] (naskiĝis la 26-an de decembro 1791 en Londono, Anglio; mortis la 18-an de oktobro 1871, Londono) estis angla multfakulo, matematikisto kaj malkovristo. Oni rigardas lin kiel planinton de la unua aŭtomata cifereca komputilo.

Babbage partoprenis en 1812 en fondo de la Analitika Societo. Celo de la societo estis alvenigo de la eŭropaj rezultoj en la anglan matematikon. Babbage estis elektita en 1816 ano de la londona Royal Society (Reĝa Societo). Li havis iniciatan rolon en fondo de la Reĝa Astronomia Societo (1820) kaj Reĝa Statistika Societo (1834).

BERJAYA
La Difference Engine.

Babbage en 1812 aŭ 1813 pripensis la mekanikan elkalkulon de tabeloj. Pli poste li faris etan kalkulmaŝinon, kiu kapablis labori kun precizeco de ok dekonaj ciferoj. Li ricevis en 1823 registaran apogon por plani maŝinon kun precizeco de 20 decimaloj. La planado postulis evoluon de novaj mekanikaj metodoj, en kio Babbage devis partopreni. Li estis dumtempe (1828–39) matematika profesoro en la Universitato de Kembriĝo.

Meze de la 1830-aj jaroj, Babbage skizis planojn de tn. analitika maŝino, antaŭulo de moderna cifereca komputilo. Li imagis tian aparaton, kiu kapablas fari aritmetikajn operaciojn helpe de komandoj, informoj rezervitaj sur trukarto. Tiu analitika maŝino neniam pretiĝis, oni forgesis planojn de Babbage. Oni trovis la neeldonitajn notojn nur en 1937. En 1991, britaj sciencistoj faris maŝinon laŭ liaj planoj kun nomo Difference Engine No.2. Tiu aparato kapablis kalkuli per precizeco de 31 decimaloj.

Babbage helpis ankaŭ evoluon de aliaj terenoj. Li partoprenis en konstruo de la moderna poŝta sistemo de Anglio kaj li faris la unuajn fideblajn sekurigajn statistikajn tabelojn. Li elpensis tipon de rapidec-mezurilo kaj tiun oblikvan framon antaŭ ĉe la lokomotivo, kiu forigas la obstaklojn de sur la reloj.