Deutsche Welle
| Deutsche Welle | ||
|---|---|---|
| Deutsche Welle | ||
| dissenda kompanio internacia radiodissendado novaĵagentejo faka televida kanalo organizaĵo pri kontrolado de vereco ŝtataj amaskomunikiloj public television station (en) public radio station (en) amaskomunikilo retejo | ||
| Dum | 3-a de majo 1953 - nekonata/nuntempe | |
| Jura formo | institucio de publika juro | |
| Sidejo | Bonno | |
| Lando | Germanio | |
| Posedata de | ARD vd | |
| Posedataj kompanioj | Qantara.de • DW News vd | |
| TTT | Oficiala retejo | |
Deutsche Welle ("germana ondo", mallongigo: DW) estas germana radistacio kaj televidkanalo por eksterlando. Ĝi havas studiojn en Bonn kaj Berlino. Ĝi elsendas per DW-RADIO (enlanda radiostacio), DW-TV (televidstacio), DW.DE (mondvasta elsendado) kaj DW-Akademie. Krome ĝi prezentas interretpaĝaron en 30 lingvoj.


Deutsche Welle komencis elsendadon la 3-an de majo 1953 je la kulmino de Malvarma milito. La radiostacio havas 1.444 dungitojn (stato: 2006). Deutsche Welle estas neprofitocela institucio, financata per la germana ŝtato, sed sendependa en la enhavo de la elsendoj. Inter la ĵurnalistaj kunlaborantoj estas interalie la esperantistoj Klaus Dahmann kaj Grigorij Arosev. Inter 1959 kaj 1990 ĝi konkurencis al la eostgermana Radio Berlino Internacia.


