close
Saltu al enhavo

Medio (regiono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Medio
Historia regiono
satrapio de la Aĥemenida Imperio, historia regiono [+]

LandoIrano

ĈefurboEkbatano
- koordinatoj37° 0′ 0″ N, 47° 0′ 0″ O (mapo)3747Koordinatoj: 37° 0′ 0″ N, 47° 0′ 0″ O (mapo)


Medio (regiono) (Tero)
Medio (regiono) (Tero)

Medio (Irano)
Medio (Irano)
DEC
BERJAYA

Map
Medio
BERJAYAVikimedia Komunejo:  Median Empire [+]
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Medio (en la malnova persa 𐎠𐎼𐏁𐎣, Mada, en la mezpersa Mad) estas regiono de nordokcidenta Irano, kiu estis la politika kaj kultura bazo de la medoj kaj de aliaj antikvaj iranaj popoloj. Dum la periodo de la Aĥemenida imperio, Medio konsistis el grandaj partoj de la hodiaŭaj regionoj Irana Azerbajĝano, Irana Kurdio kaj okcidenta Tabaristano. Kiel satrapio sub Aĥemenida rego, Medio eventuale ampleksis pli vastan regionon, etendiĝante ĝis suda Dagestano en la nordo. Tamen, post la militoj de Aleksandro la Granda, la nordaj partoj estis disigitaj kaj fariĝis konataj kiel Atropateno, dum la ceteraj regionoj iĝis konataj kiel Malgranda Medio.

BERJAYA
Roka reliefo de meda viro

Iom da historio

[redakti | redakti fonton]

La Medoj unue famiĝis rilate al Asirio, de kiu ili estis submetitaj, en la oka jarcento a.K. En 633 a.K., la granda Meda monarkio formiĝis sub Kjaksaro (625 a. K. - 585 a. K.), kiu detruis Ninivon en 625 a.K.

La Persoj ankaŭ establis regnon, sed ĝi estis iagrade submetita al la Medoj. En 558 a.K., Ciro la Granda komencis sian regadon, kaj baldaŭ submetis la malnovan Medan monarkion. Kvar jarojn poste li konkeris Kreson, kaj Malgranda Azio estis aldonita al la persaj regnoj, dum Babilono estis prenita en 538 a.K. Dum la dudek naŭ jaroj de sia regado, Kiro etendis siajn regnojn de Induso ĝis Helesponto, kaj faris Persion la granda imperia potenco de Azio. Sub lia filo, Kambizo, Egiptujo estis konkerita en 525 a.K.

Dario la 1-a, kiu ekregis en 521 a.K., organizis la imperion, kiun Ciro fondis. Sub li la Persoj invadis Grekion, sed estis venkitaj en la Batalo de Maratono, 490 a.K. Lia filo, Kserkso, faris duan invadon, sed la ekspedicio malsukcesis, lia floto estis tute detruita, kaj la Persoj fine estis tute forpelitaj el Eŭropo. En 330 a.K. Aleksandro la Granda konkeris Persion, kaj la imperio finiĝis.

En 226 p.K. la Persoj, kiuj ĝis tiu tempo estis sklavigitaj de la Partoj, ribelis kaj formis novan regnon, kiu dum multaj jaroj militis kontraŭ la Romianoj. En la sepa jarcento la Persoj konkeris multajn el la orientaj provincoj de la Romia Imperio; sed en 628 ili estis venkitaj de la imperiestro Heraklio, kaj la konkeritaj provincoj estis restarigitaj.

En 651 Persio estis konkerita de la Saracenoj, kaj iom post iom ĝi fariĝis islama lando. En la frua parto de la deksesa jarcento la Persoj akiris sian sendependecon, kaj la moderna regno Persio ekestis. Ekde tiu tempo la Persoj faris senfinajn militojn kontraŭ la Turkoj. Dum la tempo de Napoleono ili havis militon kontraŭ Rusio, kie ili perdis vastan teritorion.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]