Grafo
Aspekto

Grafo estas persono havanta nobelan titolon, kiu rangas inter markizo kaj vicgrafo. Ĝi devenas de germana vorto graf; en Germanio ĝi estis komence titolo de reĝaj oficistoj kiuj prizorgis graflandojn; poste ĝi estis heredata kaj ligita kun nomo de lando. Komence de la 19-a jarcento oni nuligis en Germanio heredatan nomumadon de grafoj kaj la titolo restis nur kiel nobela simbolo.
Papo, kiel reganto de Vatikano, ĝis nun distingas per la titolo de papa grafo.
Historiaj grafoj
[redakti | redakti fonton]- Grafo de Flandrio
- Grafoj de Kiburgo
Kelkaj grafoj
[redakti | redakti fonton]Jen eta elekto de kelkaj grafoj en la eŭropa historio.
- Arthur de Gobineau (1816-1882), unu el unuaj teoriistoj de rasismo
- Otto von Bismarck (1815-1898), grafo de Bismarck-Schönhausen
- Roĝero Guiscardo, grafo de de Sicilio kaj Kalabrio
- Klemens von Metternich (1773-1859), grafo de Metternich-Winneburg
- la fratoj Johannes kaj Richard Coudenhove-Kalergi, grafoj de Ronsperg, nun ĉeĥe Poběžovice
Por pli da grafoj, vidu: Kategorio:Grafoj.
