Ekenäs
| Ekenäs | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| eksa komunumo de Finnlando (2009–) urba areo urbeto komunumo (–2008) | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Malaperinta en | 2009 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 14 754 (2008) [+] | ||
| Loĝdenso | 20 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 59° 58′ N, 23° 26′ O (mapo)59.97444444444423.435555555556Koordinatoj: 59° 58′ N, 23° 26′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 726,73 km² (72 673 ha) [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Ekenäs (finne Tammisaari) estas urbo kaj eksa municipo de Finnlando. La urbo estis fondita en 1546. En 2009 la municipo unuigis kun Pohja kaj Karis al nova municipo Raseborg (finne Raasepori). La plejmulto de la loĝantaro parolas la svedan, kaj la aliaj la finnan.
La 31-an de decembro 2008 la urbo havis 14 754 loĝantojn kaj ĝia areo estis 1 873,38 km², el kio estis 726,73 km² tero, 1 130,71 km² maro kaj 15,94 km² alia akvo ol maro (baze lagoj kaj riveroj/riveretoj).
Ekenäs estas la sepe plej malnova urbo en Finnlando, kaj la unua fondigita post la mezepoko. La renoma finnlanda modernista pentristino Helene Schjerfbeck[1] loĝis somere en Ekenäs 1918-1920, kaj loĝis tie daŭre 1925-1941. La esploristo, scientisto, diplomato kaj frua esperantisto, Gustaf John Ramstedt naskiĝis en 1873 en la urbo, kaj la poeto kaj ĵurnalisto Ole Torvalds[2], avo de Linus Torvalds, naskiĝis tie en 1916.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ svedlingva finnlanda pentristino (1862–1946), en vikidatumoj d:Q236985
- ↑ svedlingva finnlanda poeto, ĵurnalisto kaj tradukisto (1916-1995), en vikidatumoj d:Q1367643
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la nova urbo Raseborg ekde 2009 (svede, finne kaj angle)







