close
Saltu al enhavo

Ĉilino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉilino
BERJAYA
mita hibrido
klaso de mitaj estaĵoj Redakti la valoron en Wikidata
mita kreitaĵo
Informoj
Originala nomo 麒麟
BERJAYA
BERJAYA
vdr

La ĉilino (ĉine 麒麟, pinjine qílín, koree 기린, japane en kanĝio (ĉina skribo) 麒麟, en rondaj kanaoj きりん) estas mitologia hufa ĥimera kreaĵo en la kulturoj de Ĉinio kaj aliaj landoj de Orienta Azio. Laŭ la ĉina mitologio ĝi aperas lige al la tuja alveno aŭ forpaso de daoisma eternulo aŭ elstara reganto. Ĝi estas bona aŭguro kaj pensigas pri prospero aŭ sereneco. Oni ofte bildigis ĉilinon kvazaŭ estus flamoj ĉie ĉe la korpo. Ĝi estas foje nomata la "ĉina unukornulo", komparante ĝin kun la okcidenta unukornulo.

BERJAYA
ĉilino de la dinastio Qing en la Somera Palaco en Pekino