close
Saltu al enhavo

Varna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BERJAYAĈi tiu artikolo temas pri urbo en Bulgario. Por samnoma provinco rigardu la paĝon Provinco Varna. Por komunumo "Vahrn" (itale "Varna") en aŭtonoma provinco Sudtirolo legu la artikolon Vahrn. Por hinduisma termino disponeblas la paĝo Varno.
BERJAYA
Varna · Варна
BERJAYA
large city (en) Traduki
provinca ĉefurbo
municipa ĉefloko
urbo en Bulgario Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato BERJAYA Bulgario
Provinco BERJAYA provinco Varna
Poŝtkodo 9000–9030 • 9103
Telefonkodo (+359) 052
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Blagomir Kotsev
Demografio
Loĝantaro 322 683  (2025) [+]
Loĝdenso 2 092 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 13′ N, 27° 55′ O (mapo)43.21137527.91108Koordinatoj: 43° 13′ N, 27° 55′ O (mapo) [+]
Alto 38 m [+]
Areo 154,24 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+02:00 [+]
BERJAYA
Varna · Варна (Bulgario)
Varna · Варна (Bulgario)
DEC
BERJAYA
Situo de Varna · Варна
Varna · Варна (Varna)
Varna · Варна (Varna)
DEC
BERJAYA
Situo de Varna · Варна

Map

Alia projekto
BERJAYA Vikimedia Komunejo Varna [+]
BERJAYA
BERJAYA
vdr
BERJAYA
Plaĝo de Varna
BERJAYA
Katedralo de Varna
BERJAYA
Ruinoj de okcidenta enirejo al Varenaj banlokoj. En fono estas preĝejo de sankta Atanaŝo

Varna aŭ Varno (bulgare Варна) estas havenurbo kaj marbanejo en la orienta parto de la lando, situanta sur la bordo de la Nigra Maro. Varna estas nomata ankaŭ mara ĉefurbo de Bulgario, ĉar ĝi estas la plej granda marborda urbo de Bulgario.

Laŭ la stato de 2025 en la urbo Varna vivis 322 683 loĝantoj sur areo de 154,24 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 092 loĝantoj/km², kio laŭ kelkaj faras ĝin la dua plej granda urbo de Bulgario; tamen probable Plovdiv estas iom pli granda. En 2006, ĝi havis loĝantaron de 357 198.

Varna estis fondita fare de la helenaj koloniistoj en la 6-a jarcento a.K. kiel urbo Odessos. En 1444 okazis la Batalo de Varna tie, kun la malvenko de krucmilitistoj kaj murdo de la reĝa armegvidanto Ladislao la 3-a de Pollando. Tie troviĝas la maŭzoleo de Ladislao la 3-a. La urbo estis nomata "Stalin", laŭ Stalino, ekde 1949 ĝis 1956. En 1962 okazis tie ŝakolimpiko, en 1969 mondĉampionado de moderna gimnastiko.

Varna estas la plej granda marborda urbo de Bulgario kaj pro tio ĝi estis bazo de la Bulgaria Mararmeo.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Nuntempe funkcias en la urbo Mararmea Muzeo kun muzea ŝipo torpedoboato Draski. La arkeologia muzeo posedas parton el la t.n "Oro de Varna", tombeja kaŝitaĵo el la ŝton-kupra epoko.

Proksimaj vizitindaĵoj estas Zlatni pjasaci, la Alaĝa monaĥejo, Sanktaj Konstantino kaj Heleno kaj Eŭksinogrado.

En batalkampo de Varna mortis reĝo Ladislao la 3-a (Pollando).

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

La 8-an de decembro 1937 la Esperanto-societo „Albatro“ en Varna fariĝis objekto de barbara atenco. Nekonataj elementoj dum la nokto ĵetis bombojn kontraŭ la klubejon, kaŭzante domaĝojn. La atencintoj restis nekaptitaj[1].

En 1978 en la urbo okazis la 63-a Universala Kongreso de Esperanto.

Pluraj junaj esperantistoj studis en Varna kaj tiutempe estis aparte aktivaj en Bulgara Esperanto-Junularo kaj en TEJO, inter ili ekzemple Saŝa Ŝivarov kaj Daniela Georgieva.

Esperantistoj

[redakti | redakti fonton]

Iuj bildaj impresoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]