Teri Polo
| Teri Polo | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Teri Polo | ||
| Naskonomo | Theresa Elizabeth Polo | |
| Naskiĝo | 1-an de junio 1969 (57-jaraĝa) en Dover, Delavaro, Usono | |
| Lingvoj | angla vd | |
| Ŝtataneco | Usono | |
| Alma mater | Dover High School (en) William Esper Studio (en) Lernejo de Usona Baleto | |
| Profesio | ||
| Okupo | aktoro televida aktoro modelo filmaktoro | |
| Laborkampo | aktorado | |
| Aktiva dum | 1986– vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Teri POLO (naskiĝis kiel Theresa Elizabeth Polo en Dover, Delavaro, la 1-an de junio 1969) estas usona aktorino.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ŝi baletis en sia junaĝo. En aĝo de 17 jaroj, ŝi en 1986 translokiĝis al Novjorko, kie ŝi estis studento en la Lernejo de Usona Baleto kaj la aktora lernejo William Esper Studio, manekenis kaj aperis en reklamfilmoj por ĝinzoj. Ŝi iĝis konata en komedia serio kiel fianĉino, poste edzino de rolo de Ben Stiller.
Ŝi aperis en la magazino Playboy (februaro 2005) kaj en diversaj televidaj filmoj.
Polo geedziĝis en 1997 kun fotografo Anthony Moore (atentu: ne la pli aĝa brita komponisto Anthony Moore), kun kiu ŝi havas filon (n. en 2002). Ili divorcis en 2005, unu jaron poste ŝi konatiĝis kun Jamie Wollam kaj ili vivis kune en edzeco inter 2007 kaj 2012. Ili havas komunan filinon (n. en 2007).
Filmografio
[redakti | redakti fonton]- 1990: The Phantom of the Opera, televida filmo
- 1991: Born to Ride kaj Mystery Date
- 1992: Passed Away
- 1993: Aspen Extreme kaj The House of the Spirits
- 1994: Golden Gate
- 1996: The Arrival
- 1998: A Father for Brittany (televida filmo)
- 2000: Meet the Parents
- 2001: Domestic Disturbance kaj The Unsaid
- 2003: Beyond Borders
- 2004: Meet the Fockers
- 2009: The Hole, Ghost Whisperer kaj The Beacon
- 2010: Little Fockers
- 2012: Beyond
- 2014: Authors Anonymous kaj A Bit of Bad Luck
Tamen en la 2010-aj kaj 2020-aj jaroj plej gravis ŝia ĉefrolo de policistino kaj patrino Stef Adams Foster en la televida serio The Fosters (2013–2018) kaj ĝia sekvaĵo Good Trouble (2019–2024) en la kablotelevida kanalo Freeform.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]


