T.I.
Clifford Joseph HARRIS Jr. (naskita la 25-an de septembro 1980 en Atlanta, Georgio), pli bone konata per siaj artistaj nomoj TI kaj TIP, estas usona repisto, aktoro kaj filmproduktoro, kiu estis nomumita por 13 Grammy-premioj, gajnante tri el ili. Li estas unu el la plej sukcesaj kaj rekoneblaj repistoj en Usono, kaj precipe unu el la plej gravaj figuroj en suda repo, ankaŭ konata kiel la Malpura Sudo (dirty south, d:Q8560269).
Li famiĝis en 2001, la jaro de la publikigo de la albumo I'm Serious. Li kunlaboris kaj prezentis multajn sukcesajn artistojn en siaj albumoj kaj unuopaĵoj (Eminem, Rihanna, Kanye West, Jay-Z, Lil Wayne, Justin Timberlake kaj Cher Lloyd).[1]
Li publikigis dek studiajn albumojn, el kiuj kvin estas RIAA -atestitaj platenaj albumoj, kun pli ol 20 milionoj da diskoj venditaj tutmonde. Li estas la kunposedanto de la muzikeldonejo Grand Hustle Records.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Best of the 2000s -Artists of the Decade – 51–60". Billboard. Retrieved October 18, 2014.
- ↑ ATF Agents Search Home of Atlanta Rapper T.I. During BET Awards. Newsweek, p. 1–3. The Washington Post Company (October 13, 2007). Alirita October 9, 2008 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- T.I. ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- T.I. profilo ĉe VH1


