close
Saltu al enhavo

Sisigambis

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sisigambis
BERJAYA
Persona informo
Naskiĝo
Morto
en Suzo
Tombo Persepolo Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtataneco Aĥemenida Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Aĥemenida dinastio vd
Patro Ostanes (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Arsames (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Arsames (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Dario la 3-a, Stateira (en) Traduki, Oxyathres of Persia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo reĝa partnero Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Sisigambis (mortis en la jaro 323 a.n.e.) estis la patrino de Dario la 3-a de Persio, kies regado finiĝis dum la milito de Aleksandro la Granda. Post kiam ŝi estis kaptita de Aleksandro en la Batalo de Iso, ŝi ege amikiĝis kun li, kaj Aleksandro referencis ŝin kiel "patrino".

Ŝi eble estis filino de la reĝo Artakserkso la 2-a Mnemon, aŭ eble de lia frato Ostanes. En tiu lasta okazo, ŝi edziniĝis al sia frato Arsames (laŭ antikva tradicio de Aĥemenidoj). Alia eblo estas, ke ŝi estis la filino de estro de Uksioj. Ŝi naskis Darion, Oksiatres kaj, eble, ankaŭ Statiran la 1-an.

Kiam Aleksandro revenis de siaj konkeroj en Hindio en la jaro 324 a.n.e., li edziĝis al la nepino de Sisigambis, nome Statira la 2-a, okazaĵo kiu estis la centra afero de la Suzaj nuptoj, en kiuj la fratino de Statira, nome Dripetis, edziniĝis al Hefestiono.

La asteroido 823 Sisigambis nomiĝis laŭ ŝi.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • Who's who in the age of Alexander the Great: prosopography of Alexander's empire (ISBN 978-1-4051-1210-9)
  • Fox, Robin Lane. (1973) Alexander The Great
  • Smith, William, eld. (1870). Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Sisygambis angle.