Seez
Aspekto
| Seez | |
|---|---|
| rivero • fluanta akvejo | |
| Bazaj informoj | |
| Longeco | 21 km |
| Akvokolekta areo | 230 km² |
| Fluo | |
| - Alteco super marnivelo | 2 600 m |
| Enfluejo | Valenlago |
| - Alteco | 419 m |
| Geografio | |
| Alfluantoj | Pizol-Glaĉero kaj diversaj riveroj |
| Rivero en Eŭropo | |
Seez estas rivero en Sarganslando, Kantono Sankt-Galo, Svislando. La fontoj de Seez estas diversaj montaraj riveroj en la Glarusaj Alpoj, ekzemple Prägelbach ĉe la orienta flanko de Pizol kaj Pizol-Glaĉero, kies langofrunto situas nuntempe en alteco de 2600 m s.m. La unuiĝintaj fontriveroj fluas kiel Seez unue tra la Weisstannen-Valo kaj poste la rivero plej parte kanaligita fluas tra la Seez-Valo al Valenlago.
La rivero pasas tra la komunumoj Mels, Flums kaj Valenurbo.
El Valenlago Seez antaŭe elfluis kiel Maag, sed post la riverkorekturo en la 19-a jarcento, la elfluanto de Valenlago estas Linth-Kanalo. Antaŭ la riverkorekturo de Linth, Seez estis la ĉefalfluanto de Valenlago, nun la plej grava alfluanto de Valenlago estas Linth.



