close
Saltu al enhavo

Robladillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robladillo
BERJAYA
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 47131
Urbestro Jose Luis Rodriguez Colomo
Demografio
Loĝantaro 86  (2025) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 36′ N, 4° 55′ U (mapo)41.608333333333-4.9097222222222Koordinatoj: 41° 36′ N, 4° 55′ U (mapo) [+]
Alto 768 m [+]
Areo 9 km² ( 900 ha) [+]
BERJAYA
Robladillo (Provinco Valadolido)
Robladillo (Provinco Valadolido)
DEC
BERJAYA
Situo de Robladillo
Robladillo (Hispanio)
Robladillo (Hispanio)
DEC
BERJAYA
Situo de Robladillo

Map

Alia projekto
BERJAYA Vikimedia Komunejo Robladillo [+]
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Robladillo [roblaDiljo] estas municipo en la centro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montes Torozos (Montoj Torozos) en la okcidento de la provinco.

BERJAYA
Robladillo en la provinco Valadolido.
BERJAYA
La komarko Montes Torozos de la provinco Valadolido, flave, okcidente.
BERJAYA
La preĝejo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 8,85 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 89 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 20 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj estas inter municipoj Villán de Tordesillas kaj Ciguñuela. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trairata de la rojo Casillas [kaSIljas] (Dometoj).

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria de la 16-a jarcento.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]