Reĝino
| Reĝino | |
|---|---|
| nobela rango pozicio female occupation (en) | |
| monarko • nobelino • aristokrato • nobelo • suvereno | |
| Informoj | |


Reĝino havas plurajn signifojn: reganta reĝino aŭ reĝedzino.
Reganta reĝino estas virino, kiu regas monarĥian landon, el propra rajto, per heredo, same kiel vira reĝo. Ĝenerale, reganta reĝino surtroniĝas post la morto aŭ abdiko de la antaŭa reganta reĝo aŭ reĝino, kies filino ŝi kutime estas. Lando regata de reĝo aŭ reĝino nomiĝas reĝlando. La reĝino estas centra figuro en la politika sistemo konata kiel monarkio.
Reĝino ankaŭ povas esti la edzino aŭ vidvino de reĝo (reĝedzino). En multaj monarĥioj la edzino de reĝino normale havas la titolon "reĝino". Kontraste, la edzo de reĝino ne ĉiam ricevas la titolon de reĝo. Ekzemple, en Britio, la edzino de reĝo Georgo la 6-a, Elizabeth Bowes-Lyon, estis konata kiel Reĝino Elizabeto. Ĉar Georgo la 6-a ne havis filojn, lin sukcedis lia plej aĝa filino, reĝino Elizabeto la 2-a. La "2-a" en ŝia nomo indikas, ke ŝi estas la dua Elizabeto, kiu estis reganta reĝino, ĉar Elizabeto la 1-a ankaŭ estis reganta reĝino, ne per geedza. (Nur regantoj ricevas ordonumerojn, reĝedzinoj ne.) Elizabeto la 2-a estis edzino de Princo Filipo, Duko de Edinburgo, sed li ne fariĝis reĝo post ŝia surtroniĝo, li estis angle royal consort (reĝa partnero, reĝinedzo), kiel antaŭ li Alberto de Saksio-Koburgo kaj Gotao, la edzo de reĝino Viktorio. Kontraste, en Hispanio la edzo de la reganta reĝino ja ricevas la titolon de reĝo, kun Francisko de Asizo de Burbono estanta la sola reĝa partnero ĝis nun.
Reganta reĝino
[redakti | redakti fonton]Reganta reĝino estas la ŝtatestro kaj havas ĉiujn povojn de reganto-suvereno, kiel estis la kazo kun reĝino Viktorio de Britio. Reganta reĝino perdas sian titolon se ŝi abdikas (demisias de sia posteno). Ĝis nun, neniu reĝino abdikis en la historio de Britio. Tamen, en la Reĝlando Hispanio, reganta reĝino abdikis (Izabela la 2-a de Hispanio). En la Reĝlando de Nederlando, okazis tri abdikoj, kaj en Danio, la unua ina reĝino ankaŭ abdikis.
- Reĝino Wilhelmina abdikis en 1948 kaj fariĝis Princino Wilhelmina, dum ŝia filino, Reĝino Juliana, sukcedis ŝin.
- Reĝino Juliana poste abdikis kaj fariĝis Princino Juliana.
- Reĝino Beatrix abdikis en 2013 kaj fariĝis Princino Beatrix.
- Reĝino Margareta la 2-a abdikis en 2024, sed daŭre uzas la titolon de Reĝino Margareta de Danio. Ŝia filo, Frederiko, supreniris la tronon kiel Reĝo Frederiko la 10-a.
Reĝedzino
[redakti | redakti fonton]Reĝedzino estas la edzino de reĝo, kiel reĝino Letizia de Hispanio kaj reĝino Camilla de Britio. Kontraste al reganta reĝino, reĝedzino ne estas la ŝtatestro kaj ne havas registarajn povojn, krom tiuj donitaj al ŝi de la reĝo aŭ per leĝo.
Vidvina reĝino
[redakti | redakti fonton]Vidvina reĝino estas reĝedzino, kiu fariĝas vidvino post la morto de sia edzo. Ĝenerale, reĝedzino retenas la titolon "reĝino" post la morto de sia edzo aŭ alprenas la titolon reĝino-patrino. Jen kelkaj ekzemploj:
- Reĝino Aleksandra, vidvino de reĝo Eduardo la 7-a de Britio.
- Reĝino Maria, vidvino de reĝo Georgo la 5-a de Britio.
- Reĝino Elizabeto, vidvino de reĝo Georgo la 6-a de Britio, kiu ricevis la titolon "Reĝino Elizabeto, la Reĝino Patrino" por distingi ŝin de sia filino, reĝino Elizabeto la 2-a.
Proverbo
[redakti | redakti fonton]Ne ekzistas proverboj pri reĝino en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof [1].
Aktualaj reĝinoj
[redakti | redakti fonton]En 2026 ekzistas neniu reganta reĝino en la mondo. La lasta estis reĝino Margareta la 2-a de Danio, kiu abdikis la 14-an de januaro 2024.
La estonta "epoko de reĝinoj"
[redakti | redakti fonton]Pro la modernigo de la heredleĝoj pri la trono (kie la unuenaskito heredas sendepende de la sekso), pluraj eŭropaj landoj havos regantajn reĝinojn en la venonta generacio:
- Kronprincino Viktoria – heredonto de la trono de Svedio.
- Kronprincino Elisabeth – heredonto de la trono de Belgio.
- Kronprincino Catharina-Amalia – heredonto de la trono de Nederlando.
- Kronprincino Leonor – heredonto de la trono de Hispanio.
- kronprincidino Ingrid Alexandra – dua en la vico (post sia patro) por la trono de Norvegio.
Reĝinoj en ludoj
[redakti | redakti fonton]- Reĝino (alinomo por Damo) estas ŝaka ĉefa peco, kiu devas esti ŝirmata kontraŭ mato.
- Reĝino (ankaŭ alinomo por Damo) en kartludoj ofte estas alta karto, sed kutime unu rango malpli alta ol Reĝo en la orda vico de kartoj.
Ceremoniaj reĝinoj
[redakti | redakti fonton]Esprimoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-11-02 .


