Ragnakario
| Ragnacharius Francorum Imperium (460-509) | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 460 en Kambrajo, Imperium Francorum | ||||
| Morto | 509 en Kambrajo, Imperium Francorum | ||||
| Mortis pro | mortpuno | ||||
| Familio | |||||
| Dinastio | Merovidoj vd | ||||
| Gefratoj | Rignomer (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | monarko | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ragnakaro aŭ Ragnaro estis reĝo (regulus Francorum), kiu regis el Kambrajo inter la jaroj 481-509. Laŭ Gregorio de Tours, Ragnakaro "estis tiel senbrida en sia diboĉemo, ke li apenaŭ kompatis siajn proprajn proksimajn parencojn".
Vivo
[redakti | redakti fonton]Laŭ la Gesta episcoporum Cameracensium[1], Klodvigo la 1-a kaj Ragnakaro estis rilatita per la patrino de Klodvigo, Basina, turingia princino.
En 486, Ragnakaro alianciĝis kun Klodvigo, kiu estis reĝo de la Frankoj, por ataki Siagriuson, la romian reganton de la teritorio de Soissons. Post kiam Klodvigo estis baptita kiel kristano en 496, proksimume duono de la ĉirkaŭ 6 mil frankaj militistoj, kiuj formis la armeojn de la diversaj reguli ("regnoj"), rifuzis aliĝi al li kaj aliĝis al Ragnakaro, ankoraŭ tradicia pagano. Hinkmaro de Reims verkis en sia biografio pri la la Sankta Remiĝo (kiu baptis Klodvigon): "Fine, multaj el la armeo de la Frankoj, ankoraŭ ne konvertitaj al la kredo, sekvis la parencon de la reĝo, Ragnakaro, trans la rivero Somme iom da distanco."
La "Gesta" diras, ke la senbrida volupto de Ragnakaro etendiĝis eĉ al la edzinoj de liaj proksimaj konatoj. Li ankaŭ ignoris la konsilojn de siaj plej sekretaj konsilistoj favore al lia plej ŝatata kortegano Farro. Ragnakaro laŭdire dividis ĉiujn donacojn aŭ manĝaĵojn, kiujn li ricevis, inter si kaj sia plej ŝatata amiko, kaj li havis diraĵon: "Sufiĉas por mi kaj mia Farro". Tiuj plej ofenditaj konspiris por seniĝi de Ragnakaro.
La ŝanco ekestis tiam kiam, en 509, la aroganta Ragnakaro rifuzis al Klodvigo eniron en Kambrajo. Klodvigo profitis la ribelon kaj subaĉetis la armeajn sekvantojn de Ragnakaro, liajn leŭdojn ("vasalojn"), per "brakringoj kaj zonoj [kiuj estis] faritaj por simili oron [sed estis nur] bronzaj orumitaj por trompi", kaj tiel senigis lin je lia subteno. Klodvigo tiam ekmilitis kontraŭ Ragnakaro.

Kiam la spionoj de Ragnakaro revenis post observado de la movoj de la armeo de Klodvigo, tiam ili laŭdire diris, ke ĉi tiu estis "sufiĉe forta por vi kaj via Farro". La leŭdoj kaptis Ragnakaron kaj lian fraton Rikardo de Arras (467-509), dum ili fuĝis post esti malvenkinta en batalo. Ili alportis ilin, kun la manoj ligitaj malantaŭ la dorsoj, al Klodvigo. Gregorio raportas, ke Klodvigo demandis Ragnakaron: "Kial vi humiligis nian familion permesante al vi esti manligita?
Estus pli bone por vi morti." Li tiam mortigis lin per hakilo kaj diris al Rikaro, antaŭ ol mortigi Rikaron sammaniere: "Se vi estus helpinta vian fraton, li ne estus estinta ligita". La alia frato de Ragnakaro, Rignomero (463-510), poste estis mortigita laŭ ordono de Klodvigo ĉe Le Mans. Ĉe ilia morto, ĉiuj riĉaĵoj de ilia familio kaj la regno de Ragnakaro estis transirinta al Klodvigo.
Kiam la perfidaj leŭdoj plendis pri la ricevo de falsa oro, Klodvigo diris al ili, ke tio estis ilia pago pro perfido de ilia sinjoro, kaj ke ili devus esti dankemaj, ke ili ankoraŭ havas siajn vivojn.
La rakonto de Hinkmaro pri Ragnakaro daŭrigis kun lia posta malvenko, notante, ke la leŭdoj sekvis lin "ĝis kiam, kun la kunlaboraĵo de la graco de Kristo, la glora venko atingita, tiu sama Ragnakaro, submetiĝante al la honto de la malnobleco, estis devigita por esti transdonita fare de siaj propraj Frankoj. La Reĝo Klodvigo mortigis lin kaj la tuta popolo de la Frankoj, per la Beata Remiĝo, estis konvertita al la kredo kaj ricevis bapton".[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Faritaĵoj de la Episkopoj de Kambrajo.
- ↑ Ĉi-artikolo estis tradukita el la angla samnoma Vikipedio.


