close
Saltu al enhavo

Peter To Rot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter To Rot

Peter To Rot
Persona informo
Naskiĝo 5-an de marto 1912 (1912-03-05)
en Rakunai, Nova Britio
Morto 7-an de julio 1945 (1945-07-07) (33-jaraĝa)
en Rakunai, Nova Britio
Mortokialo asfiksio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo Katekisto Redakti la valoron en Wikidata
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Peter (Petro) To Rot estis katoliko, laiko, kateĥisto, martiro, sanktulo.

Li naskiĝis la  5-an de marto 1912 (nun 1912-03-05) en vilaĝo Rakunai (Neupommern, Bismarkoj, Germana Novgvineo, Germana Imperio, nuntempe en Papuo-Novgvineo), kaj mortis la 7-an de julio 1945 en Rakunai dum japana dominado.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Peter To Rot servis kiel katekisto en sia vilaĝo kaj estis komisiita pri la gvidado de la loka paroĥo dum la dua mondmilito. En 1936 li edziĝis.

Abrupte en 1942 la insulo estis okupita de la japanoj. To Rot defendis la katolikan kredon kaj organizis religiajn servojn malgraŭ malpermeso de la okupantoj. Li estis denuncita kaj arestita de la japana polico, kiu torturis lin. Li estis kaptita kaj kondamnita du monatojn en koncentrejo. En julio 1945 li ricevis mortigan injekton. Kiam oni malkovris, ke la veneno ne funkciis sufiĉe rapide, li estis batita ĝismorte.

Lia beatigo okazis en Papuo-Nov-Gvineo en 1995 fare de Papo Johano Paŭlo la 2-a, poste lia kanonigo la 19-an de oktobro 2025 fare de Leono la 14-a. La festotago estas la 7-a de julio.

  • WikiTrans

Referencoj

[redakti | redakti fonton]