close
Saltu al enhavo

Pekano

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
BERJAYA
Pekano
מפת תפוצה
Arealo

Pekano (Carya illinoinensis) estas specio de hikorio indiĝena de Meksiko kaj de sudcentra kaj de sudorienta regionoj de Usono.[1][2]

Pekano, kiel la fruktoj de ĉiuj aliaj membroj de la genro hikorio, ne estas vera nukso, sed ĝi estas teknike drupo, nome frukto havanta nur unu malmolan kernon aŭ ŝtonon (ŝtonfrukto).

La semoj de pekano estas manĝeblaj, kun bongusta, butereca gusto. Ili povas esti manĝataj freŝaj aŭ uzataj en kuirado, precipe en dolĉaj desertoj.

La arbo havas helan lignon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Carya illinoinensis (Wangenh.) K. Koch. Germplasm Resources Information Network. United States Department of Agriculture (2007-10-29). Alirita 2009-10-15 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-05-08. Alirita 2016-10-01 .
  2. Flora of North America: Carya illinoinensis

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]