Mihara
| Mihara | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Flago | |||||
| urbo de Japanio [+] | |||||
| |||||
| Lando | Japanio | ||||
| gubernio | gubernio Hiroŝimo | ||||
| Koordinatoj | 34° 24′ N, 133° 5′ O (mapo)34.397388888889133.07869444444Koordinatoj: 34° 24′ N, 133° 5′ O (mapo) [+] | ||||
| Akvokolektejo | 471,55 km² (47 155 ha) [+] | ||||
| Areo | 471,55 km² (47 155 ha) [+] | ||||
| Loĝantaro | 89 972 [+] (1-a de februaro 2021) | ||||
| Horzono | UTC+9 | ||||
| En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Mihara, (japane 三原市) estas urbo kaj marhaveno en Japanio, en regiono Ĉugokuo, en gubernio Hiroŝimo.

Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2023 Mihara havis populacion de 88 591. En mezo de la 20-a jarcento la loĝantaro atingis la grandecon cent mil, sekve ĝi iĝis urbego la la internacia kvalifiko. Ekde la 1990-aj jaroj la loĝantaro daŭre malpliiĝas, en 2011 ĝi perdis la titolon urbego.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Mihara situas laŭ la maro sur varia surfaco laŭ rivero. Onomiĉi troviĝas 11, gubernia sidejo Hiroŝimo 57, Kure 76, ĉefurbo Tokio 608 kilometrojn aere laŭ [1][rompita ligilo].

Historio
[redakti | redakti fonton]La nuna Mihara estis loĝata ekde la pratempo kaj restis multe da tumuloj. Dum la Epoko Sengoku fortikaĵo defendis la areon. La urbo estis establita la 1-an de aprilo 1889 kun la kreado de la moderna municipa sistemo kaj la urbo mem estis establita per unuiĝo de proksima urbo kaj vilaĝoj la 15-an de novembro 1936. Pluraj urboj aliĝis en 2005 al Mihara.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Mihara estas transporta punkto en Hiroŝimo kun grava infrastrukturo. La urbo estas centro por peza industrio kun metalurgiaj kaj kemiaj kompanioj. La agrikulturo produktas citrusfruktojn, krudrizojn kaj fruktarbojn.
Eduko
[redakti | redakti fonton]La Gubernia Universitato de Hiroŝimo havas kampuson en Mihara.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Mihara estas alirebla per Ŝinkanseno, rapidvojo Sanyo, flughaveno de Hiroŝimo, loka haveno.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Mihara situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj, humidaj someroj kaj malvarmetaj, mildaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 14 °C kaj varias inter 10-19 °C. La jarpluvo averaĝas 1375 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, inter novembro-marto iomete la pluvo estas malpli.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- preĝejoj
- festivaloj
- fortikaĵo
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans












