close
Saltu al enhavo

Mazuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mazuo
junula ekzemplero
junula ekzemplero
Biologia klasado
Regno: Bestoj (Animalia)
Filumo: Ĥorduloj (Chordata)
Klaso: Aktinopterigoj (Actinopterygii)
Subklaso: Neopterigioj (Neopterygii)
Infraklaso: Teleosteoj (Teleostei)
Ordo: Salmonoformaj (Salmoniformes)
Familio: Salmonedoj (Salmonidae)
Genro: Onkorinko (Oncorhynchus)
Specio: Mazuo
Oncorhynchus masou
(James Carson Brevoort, 1856)
Aliaj Vikimediaj projektoj
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Mazuo estas specio de fiŝoj el la genro onkorinko en la salma familio. La latina, faka zoologia termino estas Oncorhynchus masou. La specio aparte ofte troveblas en la Norda Pacifiko laŭlonge de la nordorientaj/orientaziaj marbordoj de la rusa Malproksima Oriento (Primorskij, Kamĉatka duoninsulo, Saĥaleno kaj Kurilaj insuloj) suden tra Koreio, Japanio kaj Tajvano. Kvankam ĝenerale akceptita kiel salmo en la Okcidento, la fiŝo estas fakte rigardata kiel truto en Japanio (ĝia plej fama indiĝena teritorio), ĉar ĝi estas la plej ofte vidata dolĉakva salmonedo en la japana insularo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
BERJAYA
plenkreska ekzemplero