Macmillan Publishers
| Macmillan Publishers | ||
|---|---|---|
| eldonejo akademia eldonejo | ||
| Komenco | 1843 vd | |
| Poste | John Wiley & Sons vd | |
| Landoj | Unuiĝinta Reĝlando vd | |
| Sidejo | Londono | |
| Fondintoj | Daniel Macmillan • Alexander Macmillan vd | |
| Filioj | St. Martin's Press (mul) Flatiron Books (en) Palgrave Macmillan (mul) Tor Publishing Group (mul) | |
| Agokampo | programaro | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
| Jura formo | Kompanio kun limigita Respondeco | |

Macmillan Publishers aŭ The Macmillan Group, (ankaŭ Macmillan and Company ) estas eldonejo fondita en Londono en 1843. Kiel la antaŭe sendependa usona eldonejo de la sama nomo, ekde 1999 ĝi parto de la eldongrupo Georg von Holtzbrinck. [1][2]
Kune kun St. Martin's Press de Usono, ĝi fondis la akademian eldonejon Palgrave Macmillan.
Macmillan publikigis librojn de tiaj famaj aŭtoroj kiel Charles Kingsley, Thomas Hughes, Christina Rossetti, Matthew Arnold, Lewis Carroll, Alfred Tennyson, Rudyard Kipling kaj aliaj britaj verkistoj.
Krom eldonado de literaturaj verkoj, la firmao aĉetis revuojn kiel ekzemple Nature, Scientific American kaj Grove's Dictionary of Music and Musicians.
Kiel aliaj eldonistoj, la kompanio alfrontas malfacilaĵojn pro la disvastiĝo de legado de e-libroj kaj estis implikita en proceso kontraŭ Amazon pri la afero .
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Jaques, Zoe. (6 May 2016) Lewis Carroll's Alice's Adventures in Wonderland and Through the Looking-Glass: A Publishing History. Routledge. doi:10.4324/9781315592275. ISBN 978-1-317-10552-7.
- ↑ "The Macmillan Jungle Book Colouring Book Free Monkey Pattern Download", WH Smith. Arkivigite je 2021-01-26 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La Macmillan Arkivo[rompita ligilo] [konstanta mortinta ligo] ĉe la brita Biblioteko


