Larsmo

| Larsmo | |
|---|---|
| Blazono | Situo |
| komunumo | |
| www.larsmo.fi | |
| Gubernio | Okcidenta Finnlando |
| Provinco | |
| Fondita | 1867 |
| Areo | 170,34 km² |
| Loĝantaro | 4 128 |
| Finnlingvaj | 6,2% |
| Svedlingvaj | 93,2% |


Larsmo (finne Luoto) estas komunumo en la provinco Ostrobotnio de Finnlando sur bordo kaj insuloj de Kvarken. Ĝis la jaro 2009 ĝi ankaŭ estis parto de la gubernio Okcidenta Finnlando. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 5 843 loĝantoj sur areo de 142,74 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 41 loĝantoj/km².
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]Pli ol 93 % el la loĝantaro estas svedlingva. Larsmo oficiale ŝanĝiĝis el unulingva svedlingva komunumo al dulingva ĉefe svedlingva komunumo komence de 2015, kvankam ne estis tiom da finnalingvaj loĝantoj, ke iĝi dulingva estus laŭ la leĝo deviga por la komunumo.
Religio
[redakti | redakti fonton]Larsmo estas vere religia komunumo. La granda plejo el la loĝantoj de la komunumo estas orientaj lestadianoj, kiuj - kiel lestadianoj ĝenerale - konsideras kontraŭkoncipon kiel peko. Pro tio, la loĝantaro de la rapide kreskas. Larsmo estas tiel escepta finnlanda malgranda komunumo ekster la grandaj urboreĝionoj. Orienta lestadianismo ne instruas ekskluzivan parokan instruon kiel iuj aliaj brancxoj de lestadianismo. Tial ankaŭ por aliaj kristanaj grupoj estas facile agi en la komunumo. Larsmoanoj estas tipe amikaj, helpmotivaj kaj honestaj. Perfortaj krimoj preskaŭ tute mankas kaj alkoholkonsumo estas malalta.


