close
Saltu al enhavo

Karl Lehmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Lehmann
BERJAYA
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1936 (1936-05-16)
en Sigmaringen
Morto 11-an de marto 2018 (2018-03-11) (81-jaraĝa)
en Majenco
Mortokialo cerba sangado Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Katedralo de Majenco Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germanaangla
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Pontifika Gregoria Universitato
Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo
Kolegio Germana kaj Hungara Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo katolika episkopo (1983–)
katolika sacerdoto (1963–)
verkisto
universitata instruisto
episkopo
katolika teologo Redakti la valoron en Wikidata
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Karl Lehmann [KAːL LEːman] estis germana teologo, romkatolika episkopo (ekde 1983), verkisto kaj universitata instruisto. Li naskiĝis la 16-an de majo 1936 en Sigmaringen kaj mortis en aĝo de 81 jaroj la 11-an de marto 2018 en Majenco. Sian studentan edukon li akiris en la papa Kolegio Germana kaj Hungara (latine Collegium Germanicum et Hungaricum) en Romo, la Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo kaj la Pontifika Gregoria Universitato ree en Romo.

De 1983 ĝis 2016 li estis la episkopo de Majenco. De 1968 li estis plena profesoro pri dogma teologio, kaj de 1987 ĝis 2008 li estis prezidanto de la Germana Episkopa Konferenco. Lehmann estis nomumita kardinalo fare de papo Johano Paŭlo la 2-a en 2001.

BERJAYA
Karl Lehmann, Gerhard Schaffran, Joseph Ratzinger kaj Joachim Meisner (de maldekstre) en 1987 en Dresdeno