John Clare
| John Clare | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 13-an de julio 1793 en Clare Cottage | |
| Morto | 20-an de majo 1864 (70-jaraĝa) en St Andrew's Hospital | |
| Tombo | Helpston (mul) | |
| Lingvoj | angla vd | |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Reĝlando de Granda Britio (–1801) Unuiĝinta Reĝlando | |
| Subskribo | ||
| Memorigilo | ||
| Profesio | ||
| Okupo | verkisto natursciencisto poeto kamplaboristo | |
| Laborkampo | poezio kaj romantikisma literaturo | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |

John CLARE (naskita la 13-an de julio 1793 en Helpston, Northamptonshire – mortis la 19-an de majo 1864, samloke) estis angla romantika poeto kun fortaj ligoj al la naturo kaj dialekto de sia denaska Northamptonshire. Li estas konata kiel unu el la plej bonaj priskribintoj de kampara vivo kaj siaj malĝojoj pro ĝia perturbo.[1] Nerimarkita kaj subtaksita de la literatura kritiko de tiu tempo, li nur akiris rekonon fine de la 20-a jarcento.
Lia verkaro spertis gravan retakson fine de la 20-a jarcento; li nun ofte estas konsiderata kiel grava poeto de la 19-a jarcento.[2] Lia biografiisto Jonathan Bate nomis Clare "la plej granda laboristklasa poeto, kiun Anglio iam produktis, kaj unu el la plej grandaj poetoj de sia generacio, samrange kun John Keats kaj William Wordsworth. Lin karakterizis sia amo al kampara vivo kaj sia viveca sperto de la angla kamparo. Filo de farmisto, li defendis la malfermakampan sistemon kontraŭ ĉirkaŭbaroj-ĉemetaĵoj (d:Q4344687).
Laŭ la takso de lia biografiisto, "Neniu iam ajn verkis pli potence pri la naturo, pri kampara infanaĝo, kaj pri la fremdiĝinta kaj malstabila memo."[3]
Vivo
[redakti | redakti fonton]Filo de taglaboristo, kaj malgraŭ tre limigitaj edukaj rimedoj, li disvolviĝis feliĉe kaj rapide. La unuaj literaturaj klopodoj de John Clare estis plejparte reverkadoj de amatoraj baladoj verkitaj por sekura konservado fare de lia patro, Parker Clare.
La juna poeto komencis verki seriozan poezion nur post legado de Sezonoj de James Thompson, kiu vekis lian poezian talenton kaj inspiris la dektrijaran knabon verki la kanton La Matena Promenado kaj ĝian ekvivalenton, La Vespera Promenado. John Turnill en Helpstone prenis lin sub siajn flugilojn kaj instruis al li legi kaj skribi. Clare vivtenis sin per kudrado kaj violonludado. Li laboris unue kiel bovopaŝtisto, farmisto kaj tavernhelpanto, poste kiel ĝardenisthelpanto.
La verkon de John Clare forte influis lia malfeliĉa amo por Mary Joyce, filino de riĉa farmisto el Northamptonshire, kaj ankaŭ – nerekte rilate al tio – lia dumviva restado en lokaj psikiatriaj hospitaloj.
Li kantis pri Dio kaj naturo por sia propra plezuro. En 1818, lia soneto pri la subira suno venis en la manojn de la librovendisto Drury de Hamford, kiu aranĝis la publikigon de kolekto de la poemoj de Clare, Priskriba de kampara vivo kaj pejzaĝo, kiu vekis vastan intereson. Alia, same sukcesa kolekto de liaj poemoj aperis sub la titolo La Vilaĝa Menestrelo kaj Aliaj Poemoj. Tiel akirinte malgrandan riĉaĵon, Clare ekloĝis en Helpstone, sed falis en malriĉecon pro malfeliĉa terspekulado. Liaj postaj poemaroj restis nerimarkitaj. Alkoholmisuzo kondukis lin al ruino, Li pasigis la lastajn 27 jarojn de sia vivo en psikiatriaj hospitaloj ĉirkaŭ sia hejmurbo Helpston kaj tie li mortis.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (1990) Selected Poems. Penguin Books, p. 13–22. ISBN 0-14-043724-X.
- ↑ Sales, Roger. (2002) John Clare: A Literary Life. New York City: Palgrave Macmillan. ISBN 0-333-65270-3.
- ↑ Bate, Jonathan. (2003) John Clare: A biography. New York City: Farrar, Straus and Giroux. ISBN 978-0374179908.


