Ingvar Kamprad
| Ingvar Kamprad | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Ingvar Kaamprad |
| Naskiĝo | 30-an de marto 1926 en Pjätteryd |
| Morto | 27-an de januaro 2018 (91-jaraĝa) en Liatorp |
| Lingvoj | franca • sveda • angla |
| Loĝloko | Epalinges |
| Ŝtataneco | Svedio |
| Subskribo | |
| Familio | |
| Patro | Franz Feodor Kamprad |
| Patrino | Berta Linnéa Matilda Kamprad (en) |
| Edz(in)o | Margaretha Stennert (1963–2011) Kerstin Wadling (1950–1960) |
| Infanoj | Annika Kihlbom (en) ( Jonas Kamprad (en) ( Peter Kamprad ( Mathias Kamprad (en) ( |
| Okupo | |
| Okupo | negocisto entreprenisto dezajnisto |
Feodor Ingvar Kamprad (naskiĝis la 30-an de marto 1926 en vilaĝo Pjätteryd, municipo Älmhult, en la nuna provinco Kronobergs län kaj la historia provinco Småland en Svedio; mortis la 27-an de januaro 2018 en Liatorp, Älmhult) estis sveda entreprenisto kaj fondinto de la mebla firmao IKEA.[1] Laŭ la Listo de miliarduloj de la usona ekonomia gazeto Forbes, li estis inter la plej riĉaj homoj de la mondo: en 2005 li havis posedon de 23,0 miliardoj da USD kaj laŭ la listo de Forbes estis la 6-a plej riĉa individuo tutmonde (eksklude de diktatoroj kaj monarkoj)[2], en 2006 kaj 2007 eĉ atingis la 4-an rangon, kaj ĝis la fino de la 2000-aj jaroj kontinue estis inter la 10 plej riĉaj homoj, kaj en la 2010-aj jaroj estis en iom pli sub aranĝo, komenciĝinte kun 11-a rango en 2010.[3] Je lia morto, oni okazigis polemikon ke li lasis heredon ne al siaj filoj, sed al fondaĵo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ingvar Kamprad mortis Göteborgs-Posten, 28-a de januaro 2018.
- ↑ originala listo de Forbes el 2005 (angle)
- ↑ arkivigo de la listo de Forbes el 2010 (angle, arkivigo de la 1-a de julio 2016)


