Hugh Hefner
Aspekto
Hugh Marston Hefner (naskiĝis la 9-an de aprilo 1926 en Ĉikago, mortis la 27-an de septembro 2017, en Los-Anĝeleso) estis usona publikigisto de porplenkreskula gazeto, negocisto, kaj bone konata kiel bonvivanto aŭ inoĉarmulo. Hefner devenis el Ĉikago, Illinois, kaj iama ĵurnalisto de la gazeto Esquire. Hefner estis ankaŭ veterano de la Dua Mondmilito. Li estis plej bone konata kiel fondinto kaj estro de la entrepreno Playboy Enterprises kaj tiel iĝis milionulo.[1] Hefner estis ankaŭ politika aktivulo kaj filantropo aktiva en kelkaj aferoj kaj publikaj temoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Corporate Officers Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine. Playboy Enterprises, Inc.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Hugh M. Hefner Foundation
- Hugh Hefner on Playboy.com
- Hugh Hefner ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Hugh Hefner: The Ultimate Lifestyle Entrepreneur Arkivigite je 2005-10-18 per la retarkivo Wayback Machine (About.com Entrepreneurs)
- Hugh Hefner on Biography.com.
- Hugh Hefner interview from 1966 Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine


