Gilad Erdan
Gilad Menaŝe ERDAN (hebree גלעד מנשה אֶרְדָן [ɡilˈ(ʔ)ad (ʔ)eʁˈdan], naskiĝis la 30-a de septembro 1970 en Aŝkelon) estas israela politikisto (Likud) kaj diplomato. Li estis la Konstanta Reprezentanto de Israelo ĉe Unuiĝintaj Nacioj de 2020 ĝis 2024 kaj ankaŭ estis la Ambasadoro de Israelo al Usono de januaro ĝis novembro 2021.[1][2][3] Antaŭe, li estis membro de la Knesset de 2003 ĝis 2020 kaj okupis diversajn ministeriajn postenojn inter 2009 kaj 2020.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Li laboris kiel konsilisto por Ariel Ŝaron kaj Benjamin Netanjahu . Li estis prezidanto de la Junulara Unio Likud. En 2003, li estis elektita al la Knesset por la unua fojo.
Li funkciis kiel Ministro pri Mediprotektado, Ministro pri Komunikado, kaj Ministro pri Internaj Aferoj. Ekde la 25-a de majo 2014, li estis Ministro pri Publika Sekureco kaj Strategia Planado,[4] kaj membro de la 16-a ĝis la 23-a Knesset.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "UN envoy Erdan becomes Israeli ambassador to the United States", i24 News, 21 January 2021.
- ↑ "New Israeli ambassador to serve dual role at UN and in Washington", Axios, 11 May 2020.
- ↑ "Gilad Erdan Bids Farewell to United Nations, Ending Four-Year Tenure as Israeli Ambassador", The Algemeiner, 6 August 2024.
- ↑ Erdan quits home front defense, urges Netanyahu to dissolve ministry (22 April 2014). Alirita 2020-06-21 .


