close
Saltu al enhavo

Fafe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fafe
BERJAYA
municipo de Portugalio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4820
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 50 633  (2011) [+]
Loĝdenso 231 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 27′ N, 8° 10′ U (mapo)41.45-8.1666666666667Koordinatoj: 41° 27′ N, 8° 10′ U (mapo) [+]
Areo 219,08 km² (21 908 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Fafe (Portugalio)
Fafe (Portugalio)
DEC
BERJAYA
Situo de Fafe

Map

Alia projekto
BERJAYA Vikimedia Komunejo Fafe [+]
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Fafe estas portugala urbo en la subregiono Ave, apartenanta al la Norda regiono en la sudo de la Distrikto Braga, kun ĉirkaŭ 15 300 loĝantoj.

Ĝi estas sidejo de la municipo Fafe kun 219,08 km² kaj 48 497 loĝantoj (2021), subdividita en 25 fregezioj. La municipo limas norde kun Póvoa de Lanhoso kaj Vieira do Minho, oriente kun Cabeceiras de Basto kaj Celorico de Basto, sude kun Felgueiras kaj okcidente kun Guimarães. La punkto plej alta de la municipo estas en Serra do Maroiço, en Alto de Morgair, kun 894 metroj de altitudo.

BERJAYA
Preĝejo de São Romão de Arões.
BERJAYA
Teatro de Fafe.

Arkeologiaj restaĵoj pri la origino de la loĝado de tiu tero kondukas al la Ferepoko kaj al Romia Imperio.

La nomo Fafe ŝajne rilatas al la fakto ke ekde la komenco de la formado de Portugalio, Henriko de Burgonjo, Grafo de Portugalio, nome de Condado Portucalense, senjoro de tiu teritorio, donis la terojn kiuj aktuale estas de Fafe al nobelo tiel nomita "D. Fafes". Poste la tero nomiĝis Montelongo, kaj poste ŝanĝiĝis al Fafe.

Kiel aliaj municipoj de la Valo de Ave, ankaŭ Fafe suferis tendencon al elmigrado, kaj ĉefe dum la 19-a jarcento al Brazilo, kaj multaj el tiuj elmigrantoj transportis al Fafe riĉecon kiu ĉefe aplikiĝis al la konstruado de belaj edificoj kaj palacetoj.

En la 1960-aj jaroj okazis alia ondo de granda elmigrado, ĉefe al landoj de Eŭropo en kiu mankis laboristoj - nome Germanio, Francio, Belgio, Sviso kaj Luksemburgio. Pli malmulte, aliaj elmigris ankaŭ al Sudafriko, Kanado kaj Venezuelo, dum ankoraŭ aliaj (malpli) iris al Brazilo.

Ĉio tio rezultis en granda helpo al ekonomia kresko kaj ĝenerala disvolviĝo.

Tiukadre ekzemple kreiĝis tekstila industrio en Bugio kaj la Companhia de Fiação e Tecidos de Fafe, kiuj iĝis pioniraj en organizado, administrado kaj produktado, konstituante grandajn centrojn de dungado kaj loka riĉeco, kaj de demografia altirado, tiel ke en la fregezio Fafe instaliĝis lokanoj el la tuta municipo kaj ankaŭ de aliaj najbaraj municipoj.

Ĝis 1840 la municipo nomiĝis Montelongo aŭ Monte Longo, kaj estas registroj ke en 1801 havis 7 573 loĝantojn. Laŭlonge de la 20-a jarcento la loĝantaro malrapide kreskis el 27 346 en la jarcentkomenco ĝis nunaj 50 000, sed kun lastatempa stagnado kaj eĉ malpliiĝo.

Fregezioj

[redakti | redakti fonton]
BERJAYA

La municipo Fafe havas la jenajn fregeziojn:

  • Aboim, Felgueiras, Gontim e Pedraído
  • Agrela e Serafão
  • Antime e Silvares (São Clemente)
  • Ardegão, Arnozela e Seidões
  • Armil
  • Cepães e Fareja
  • Estorãos
  • Fafe
  • Fornelos
  • Freitas e Vila Cova
  • Golães
  • Medelo
  • Monte e Queimadela
  • Moreira do Rei e Várzea Cova
  • Paços
  • Quinchães
  • Regadas
  • Revelhe
  • Ribeiros
  • Santa Cristina de Arões
  • São Gens
  • São Martinho de Silvares
  • São Romão de Arões
  • Travassós
  • Vinhós

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Kastrumo de Santo Ovídio
  • Preĝejo de São Romão de Arões
  • Romiaj vojoj de Arões
  • Domegoj de Souto de Seidões, de Santo Velho, de Penedo, de Cepães, de Maurício Durães
  • Hospitalo de Misericórdia de Fafe
BERJAYA
Mapo
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Fafe portugale.