Eleuthera

| Eleuthera | ||
|---|---|---|
| insulo [+] | ||
| Supermara alteco | 60,96 m [+] | |
| Koordinatoj | 25° 8′ N, 76° 9′ U (mapo)25.13472-76.14418Koordinatoj: 25° 8′ N, 76° 9′ U (mapo) | |
| Akvokolektejo | 518 km² (51 800 ha) [+] | |
| Areo | 518 km² (51 800 ha) [+] | |
| Loĝantaro | 7 826 [+] | |
| Horzono | UTC−05:00 [+] | |
![]() |
||
| Eleuthera | ||
Eleuthera estas unu de la insuloj de Bahamoj, posedas 518 kvadratajn kilometrojn kaj estas nordoriente de la arkipelago je 80 km de Nasaŭo, havas longegan kaj mallarĝan formon, kaj ĉirkaŭ 12 000 loĝantoj laŭ la censo de 2022. La nomo "Eleuthera" deriviĝis de la greka vorto en ina formo ελεύθερος (eleutheros), kiu signifas "Liberan".

La originaj loĝantoj de la insulo, nome tainoj kaj aravakoj, estis forportitaj de hispanaj kolonoj por ke ili laboru en la minoj de la insulo Hispaniolo kie ili mortis ĉirkaŭ la jaro 1550. Oni kredas, ke la insulo resti neloĝata kaj la eŭropa koniigo ne okazis ĝis 1648 kiam alvenis la unuaj puritanoj el Bermudoj, kiuj ili havigis la nuntempan nomon.
La insulo ege prosperis inter 1950 kaj 1980 pro la investoj fare de riĉaj usonaj industriistoj. Aktuale la ĉefe ekonomia sektoro estas turismo. La transporto fariĝas ĉefe aviadile kaj mare. La insulo havas tri flughavenojn: nome North Eleuthera Airport, Governor's Harbour Airport kaj Rock Sound Airport.





