close
Saltu al enhavo

Edgar Morin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edgar Morin
BERJAYA
Persona informo
Edgar Morin
Naskonomo David Salomon Nahoum
Naskiĝo 8-an de julio 1921 (1921-07-08)
en Parizo, BERJAYA Francio
Morto 29-an de majo 2026 (2026-05-29) (104-jaraĝa)
en Parizo, BERJAYA Francio
Tombo Tombejo de Montparnasse Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj francahispana vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Pariza Fakultato de Juro Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Franca Komunista Partio (1941–1951)
Frontist Party (en) Traduki (1938–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Sabah Abouessalam (mul) Traduki (2012–2026)
Edwige Morin (mul) Traduki (1982–2008)
Johanne Harrelle (mul) Traduki (1972–1981) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Véronique Grappe-Nahoum (en) Traduki
 (BERJAYA )
Irène Nahoum (mul) Traduki
 (BERJAYA ) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filozofo
scenaristo
opinia ĵurnalisto
socia sciencisto
sociologo
filmreĝisoro
aŭtoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo epistemologio, sociologio, medio, politiko kaj complex thinking (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj La Méthode vd
vd Fonto: Vikidatumoj
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Edgar Morin (naskiĝis en Parizo la 8-an de julio 1921, mortis la 29-an de majo 2026) estis franc-sefarda juda intelektulo, filozofo kaj verkisto. Unu el la plej gravaj pensuloj de la moderna Francio. Verkis dekojn da libroj kaj centojn da artikoloj. Faris decidan kontribuon al la epistemologia diskuto pri nova organizo de scio kaj edukado.

Ununura filo de komercisto de Tesaloniko, Edgard Nahoum, kaj orfiĝis je patrino dum infanaĝe. Frutempe li ŝatis difini sian identecon kiel nov-maranon (de sefarda origino) kaj ateisto.

En Francio, li akiris doktoriĝon pri Historio kaj Geografio, kaj licencion pri juro (1942), sed tuj poste aliĝis al la rezistmilito de 1942 ĝis 1944 kiel leŭtenanto de la francaj batalantaj partizanoj. [1] Tiam li ludis gravan aktivan rolon kaj, interalie, renkontis François Mitterrand kun kiu li starigis estonte daŭran konfidencon. Finmilite li, konservante la partizanan kaŝnomon «Morin», agadis kiel aligito al la franca armea stabo en Germanio (1945), poste kiel direktanto de oficejo «propagando» de la franca milita registaro (1946), Tiam li verkis L’An zéro de l’Allemagne (la jaro nulo de Germanio) kie li priskribas la tiaman situacion de la germana popolo.

Estis ĝuste tiu libro kiu gajnigis al li la estimon de Maurice Thorez, tiam la unua sekretario de la franca komunisma partio, kiu lin ŝarĝis kontribui en la verkado de periodaĵo Les Lettres françaises (Francaj Leteroj); el tiu revuo, tamen, li estis iom post iom flankenmetita ĉar riveliĝis ĉiam pli lia kontraŭstalina rezistado 1949: pro tio li malaproksimiĝis, plivere li estis malproksimigita, el la Franca Komunisma Partio. En 1955, li animis rondon kontraŭan al milito en Alĝerio kaj aktivis en maldekstraj movadoj kontribuante, al la kreado de PSU (Partio Socialista Unuigita)

Konsilte de Georges Friedmann, konita dum la germana okupacio, kaj apogite de Maurice Merleau-Ponty, Vladimir Jankélévitch kaj aliaj intelektuloj, li okupiĝis ĉe la CNRS (Centro Nacia por sciencaj esploroj) (1950), kie ellaboris plurdisciplinan eseon pri popolaj moroj (1967): verko taksata la uverturo de la multaj postaj eseoj pri etnologio inter la novaj sociaj sciencoj

En 1960 li partoprenis en la filmado de dokumenta filmo pri la vivo de Francio, kune kun Jean Roche.

Li interesiĝis pri modoj kulturaj kiuj jam elstariĝis sed ankoraŭ ne estis konsideritaj ĉe intelektularo: L'Esprit du temps (La Spirito de la tempo, 1960), La Rumeur d'Orléans (La Voĉo de Orléans, 1969). Li kunfondis kaj direktis CECMAS (Centro de studoj pri amaskomunikoj), en kiu li ellaboris kaj publikigis esplorojn pri televido, la kanzonaro ktp en la revuo Communications (Komunikadoj)

Dum sesdekaj jaroj Morin pasigis kelkan tempon en latinameriko kie lekciis ĉe fakultatoj de sociaj sciencoj. En 1969, li akceptis inviton profesori ĉe Instituto Salk por Biologiaj Studoj de San Diego (Usono), kie li renkontis Jacques Monod, aŭtoro de la fama verko Hasard et la Nécessité (La hazardo kaj la Neceso), kaj ekkonceptis la fundamentojn de la «kompleksa penso» sur kiu li ellaboris sian «esplormetodon».

Nuntempe (2010) li honore membras ĉe diversaj naciaj kaj internaciaj akademioj, esplorcentroj kaj penscentroj, dum liaj verkoj daŭre ekzercas fortan influon en diversaj landoj eĉ ekstere de Eŭropo. Kaj kontribuas al la disvastigado de la celoj de la pacismaj kaj neviolentaj movadoj. Spure de tiuj idealoj, li apogis kaj subtenis, dum la franca porprezidenta balotado (2007), la kandidaton (ĉi-kaze Christian Garino) de la movado Esperanto-Liberté (Esperanto-Libereco) [2].

Ankaŭ, eble plie, interesas lia pensa itinero kaj filozofia evoluo, kiu filtriĝas el diversaj liaj verkoj (ekzemple en «Autocritique» de 1959). Sume, li startis el la plej sincera juna adhero al marksismo kiel respondo al la mondviziaj demandoj de la homo, por ĝin fine elimini kiel mondvizion aŭ kiel scienca metodo por la solvo pri la sociaj problemoj ,sed finiĝis por denunci ties antiscencecon kaj kontraŭraciecon. Intertempe, male, li portis sian atenton al religio: religio, tamen, sen preciza dieco kiel povus esti Budhismo aŭ io simila. Tia elekto dependas precipe el lia juĝo pri monoteismo, kiu laŭ li estas grava kaŭzo de konfliktoj. Tiu juĝo, severa kaj, laŭ kelkaj liaj estimantoj/kritikistoj, ankoraŭ bezona je kompara esploro, kondiĉis lian menssintenon rilate la amplekson de la religia fenomeno: tiu ĉi, eĉ ne sufiĉe analizita, ne permesus akuzi pri perforto monoteismon pli ol politeismojn, dum prihomaj sciencoj pelus distingi religiojn el la homa ruza pasio kiu tiujn fleksas ankaŭ al siaj egoismaj maljustaĵoj.

Oni kreis ankaŭ centron por studoj pri la pensado de Edgar Morin, kiu celas konigi ties penson kaj samtempe orienti la junularon.

Verkaro (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • 1951, L’Homme et la mort
  • 1956, Le cinema ou l'homme imaginaire
  • 1957, Les Stars
  • 1969, La Rumeur d’Orléans
  • La Méthode (6 volumes)
  • 1977, La Nature de la nature
  • 1980, La Vie de la vie
  • 1986, La Connaissance de la connaissance
  • 1991, Les Idées
  • 1970, Journal de Californie
  • 1973, Le paradigme perdu: la nature humaine
  • 1981, Pour sortir du siècle XX
  • 1982, Science avec conscience
  • 1983, De la nature de l’URSS
  • 1988, Penser L'Europe
  • 1990, Introduction à la pensée complexe
  • 1993, Terre-patrie
  • 1994, Mes démons
  • 1994, La Complexité humaine
  • 1997, Comprendre la complexité dans les organisations de soins
  • 1999, L’Intelligence de la complexité
  • 1999, Relier les connaissances
  • 1999, La Tête bien faite
  • 2000, Les Sept savoirs nécessaires à l'éducation du futur
  • 2001, Journal de Plozévet, Bretagne
  • 2001, L’Humanité de l’humanité
  • 2002, Pour une politique de civilisation
  • 2002, Dialogue sur la connaissance. Entretiens avec des lycéens
  • 2003, La Violence du monde
  • 2003, Éduquer pour l’ère planétaire, la pensée complexe comme méthode d’apprentissage dans l’erreur et l’incertitude humaine
  • 2003, Les Enfants du ciel: entre vide, lumière, matière
  • 2004, Pour Entrer dans le siècle XXI
  • 2004, L'Éthique complexe
  • 2006, Le Monde Moderne et La Question Juive (La moderna mondo kaj la juda demando)
  • 2007, Vers l'abîme?
  • 2007, Où va le monde?
  • 2008, Mon chemin (intervjuo kun Djénane Kareh Tager), Paris, Fayard, 362 p.
  • 2008, Mes Démons, Paris, Stock, 348 p. 1e édition, 1994, Stock.
  • 2008, La Méthode (Opus), 2 volumes, Paris, Le Seuil, 1216 p.
  • 2007, Le destin de l’animal , Paris, L’Herne, Coll. "Carnets", 2007 61 p.2007 : L'An I de l'ère écologique (avec Nicolas Hulot), Paris, Tallandier
  • 2007 : Où va le monde ?, Paris, L'Herne
  • 2007 : Vers l'abîme ?, Paris, L'Herne
  • 2008 : Mon chemin (intervjuo kun Djénane Kareh Tager), Paris, Fayard
  • 2008 : Vive la politique ? (kun Claude Lefort), Grenoble, Forum Libération de Grenoble
  • 2008 : La Méthode, coffret des six volumes en deux tomes, Paris, Le Seuil
  • 2009 : Crises, Paris, Éditions du CNRS
  • 2009 : La Pensée tourbillonnaire, Paris, Éditions Germina
  • 2009 : Edwige, l'inséparable, Paris, Fayard
  • 2009 : Au-delà du développement. Pour une politique de l'humanité ? [sous la dir. de], Paris, Atlantique
  • 2010 : Pour et contre Marx, Paris, Temps présent ; réédition : Paris, Flammarion, 2012
  • 2010 : Ma gauche, Paris, Éditions François Bourin
  • 2010 : Comment vivre en temps de crise ? (avec Patrick Viveret), Paris, Bayard
  • 2010 : Regards sur le sport [sous la dir. de Benjamin Pichery et François L’Yvonnet], Paris, Le Pommier / INSEP ; Réédition revue et augmentée : Le sport porte en lui le tout de la société, Paris, Cherche-Midi / INSEP 2020, (ISBN 978-2749165134))
  • 2011 : La Voie : pour l'avenir de l'humanité, Paris, Fayard
  • 2011 : Rendre la terre habitable (kun Peter Sloterdijk), Paris, Pluriel
  • 2011 : Conversation pour l'avenir (kun Gilles Vanderpooten), Paris, L'Aube
  • 2011 : Dialogue sur la connaissance : Entretiens avec des lycéens, Paris, L'Aube
  • 2011 : Le philosophe indiscipliné, Paris, Le Monde, Hors série
  • 2011 : Mes philosophes, Paris, Germina, 2011 ; re-eldono: Paris, Fayard, 2013
  • 2011 : Le Chemin de l'espérance (kun Stéphane Hessel), Paris, Fayard
  • 2012 : Le Monde n'a plus de Temps à perdre (un pluraj membroj de la Collegium International), Paris, LLL
  • 2012 : La France est une et multiculturelle. Lettre aux citoyens de France (kun Patrick Singaïny), Paris, Fayard
  • 2012 : Journal (1962-1987), Paris, Le Seuil
  • 2012 : Journal (1992-2010), Paris, Le Seuil
  • 2012 : Dialogue sur la politique : la gauche et la crise (kun François Hollande), Paris, L'Aube
  • 2013 : Mon Paris, ma mémoire, Paris, Fayard
  • 2013 : La rencontre improbable et nécessaire (kun Sabah Abouessalam), Paris, Presses de la Renaissance
  • 2014 : Notre Europe : Décomposition ou métamorphose (kun Mauro Ceruti), Paris, Fayard
  • 2014 : Au péril des idées (kunTariq Ramadan), Paris, Presses du Châtelet
  • 2014 : Enseigner à vivre. Manifeste pour changer l'éducation, Paris, Actes Sud-Play Bac Éditions
  • 2015 : Avant, pendant, après le 11 janvier (kun Patrick Singaïny), Paris, L'Aube
  • 2015 : Qui est Daech ? (kun Régis Debray, Tahar Ben Jelloun, Michel Onfray, Olivier Weber, Jean-Christophe Rufin et Gilles Kepel), Paris, Éditions Philippe Rey
  • 2015 : Impliquons-nous ! Dialogue pour le siècle (kun Michelangelo Pisto), Paris, Actes Sud
  • 2015 : Penser global : L'humain et son univers, Paris, Robert Laffont
  • 2015 : L'aventure de la méthode, Paris, Le Seuil
  • 2016 : Sur l'esthétique, Paris, Robert Laffont
  • 2016 : Pour une crisologie, Paris, L'Herne
  • 2016 : Écologiser l'Homme, Paris, Lemieux Éditeur
  • 2017 : Connaissance, Ignorance, Mystère, Paris, Fayard
  • 2017 : L’Île de Luna (roman), Paris, Actes sud
  • 2017 : L'Urgence et l'Essentiel (kun Tariq Ramadan), Paris, Éditions Don Quichotte
  • 2017 : Le temps est venu de changer de civilisation (kun Denis Lafay), Paris, L'Aube
  • 2017 : Où est passé le peuple de gauche ?, Paris, L'Aube, 2017
  • 2017 : Ce que fut le communisme, Paris, L'Aube
  • 2018 : Pour résister à la régression, Paris, L'Aube
  • 2018 : Le Cinéma : Un art de la complexité, Paris, Nouveau Monde Éditions
  • 2018 : Poésies du métropolitain, Paris, Descartes & Cie
  • 2019 : La Marseillaise, Paris, L'Aube
  • 2019 : La Fraternité, pourquoi ? : Résister à la cruauté du monde, Paris, L'Aube
  • 2019 : Chronique d'un été (kun Jean Rouch), Paris, L'Aube
  • 2019 : Les souvenirs viennent à ma rencontre, Paris, Fayard,
  • 2020 : Quelle école voulons-nous ? La Passion du savoir (kun Jean-Michel Blanquer), Paris, Odile Jacob
  • 2020 : Sur la crise : Pour une crisologie suivi de Où va le monde ?, Paris, Éditions Flammarion, coll. Champs
  • 2020 : Changeons de voie : Les leçons du coronavirus (avec la collaboration de Sabah Abouessalam), Paris, Denoël
  • 2020 : L'entrée dans l'ère écologique, Paris, L'Aube
  • 2021 : Frères d'âme (intervjuo kun Pierre Rabhi pri demandoj de Denis Lafay), Paris, L'Aube
  • 2021 : Leçons d'un siècle de vie, Paris, Denoël, (ISBN 978-22-07163-07-8)
  • 2022 : Réveillons-nous !, Paris, Éditions Denoël, (ISBN 978-22-07165-25-6)
  • 2023: De guerre en guerre: De 1940 à l'Ukraine, La Tour-d'Aigues/eldonita en Bulgario, Éditions de l'Aube, 99 p. (ISBN 978-2-8159-5460-0).
  • 2023 : Encore un moment… : Textes personnels, politiques, sociologiques, philosophiques et littéraires, Paris, Denoël, (ISBN 978-22-07178-30-0)
  • 2023 : Mon ennemi c'est la haine, dialogoj kun Véronique Châter et Jean-Claude Perrier, Paris, L'Aube
  • 2023 : Edgar Morin : les cent premières années, sous la direction de Pascal Ory, Claude Fischler, kun partopreno de Edgar Morin, Hermann, coll. «Colloque de Cerisy», 352 p.
  • 2023: De guerre en guerre: De 1940 à l'Ukraine, La Tour-d'Aigues/eldonita en Bulgario, Éditions de l'Aube, 99 p. (ISBN 978-2-8159-5460-0).
  • 2024 : Cheminer vers l'essentiel, Albin Michel
  • 2025 : Y a-t-il des leçons de l'Histoire ? (Ĉu estas lecionoj pri historio?), Denoël

Traduko al Esperanto

[redakti | redakti fonton]

2023: De guerre en guerre: De 1940 à l'Ukraine, La Tour-d'Aigues/eldonita en Bulgario, Éditions de l'Aube, 99 p. (ISBN 978-2-8159-5460-0). Ĝia traduko al Esperanto (De milito al milito: de 1940 ĝis Ukrainio) fare de Jean-Claude Thumerelle ankoraŭ atendas eldonadon (2026).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]