close
Saltu al enhavo

Dafna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologia ninfo. Por informoj pri aliaj signifoj de dafno, vidu la artikolon Dafno (apartigilo).
Dafna
BERJAYA
Najado Redakti la valoron en Wikidata
Verko Metamorfozoj
Informoj
Sekso ina
Okupo ĉasisto
Patro Peneo
Patrino Geo
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Laŭ la helena mitologio Dafna greke Δάφνη - estis nimfo, kiu samkiel la diinoj ArtemisoDiana estis virgulina ĉasistino.

BERJAYA
Apolono ĉasas la nimfon Dafna

Kiam la dio Apolono primokis la amodion Eroso, tiu venĝis sin, pafanta oran enamigan sagon al Apolono kaj plumban malenamigan al Dafna. Apolono do senespere enamiĝis al la nimfo, dum Dafna senhelpe nerviĝis de la dio kaj estis malakceptema al ĉia speco de flirtado. Kiam Apolono urĝigis la nimfon amindume pliproksimiĝi, ŝi fuĝis. Elĉerpiĝinte de la kurado ŝi petegis al sia dia patro ŝanĝi ŝian belan eksteron, por ke Apolono ne plu ĉasu ŝin. Sekve ŝi transformiĝis al laŭro (greke δάφνη, dáphnē).

Memore al la belulino Apolono de tiam ĉiam portis laŭrokronon aŭ laŭre ornamitan liron.


Ne konfuzu la nimfo Dafna kun la paŝtisto Dafno.