Charlottesville

| Charlottesville | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| sendependa urbo kantona sidejo | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Juandiego Wade | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 46 553 (2020) [+] | ||||
| Loĝdenso | 1 752 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 38° 2′ N, 78° 29′ U (mapo)38.0299-78.479Koordinatoj: 38° 2′ N, 78° 29′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 181 m [+] | ||||
| Areo | 26,569159 km² ( 265 6.9 159 ha) [+] | ||||
| Horzono | orienta horzono de Nordameriko [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Charlottesville estas urbo en la subŝtato Virginio en Usono. Ĝi situas ene de sed sendependa de kantono Albemarle de Virginio [1]. La urbo estas la centro de la universitato de Virginio.
Laŭ la stato de 2020 en la urbo Charlottesville vivis 46 553 loĝantoj sur areo de 26,57 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 752 loĝantoj/km².
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo estis fondita en 1762 kaj estis nomita laŭ la reĝino Charlotte de Meklenburgo-Strelitz, edzino de Georgo la 3-a, reĝo de Britio. Ĝi estis konstruita sur la bordoj de la rivereto Ribana (alfluanto de la Rivero Jakobo)
Inter la famaj loĝantoj de la urbo, oni povas mencii Thomas Jefferson, kiu loĝis en la urbo, ĝis sia morto, en la bieno Monticello [2] kaj James Monroe. La muzikgrupo Dave Matthews ankaŭ estis establita en la urbo, kaj la aktoro Rob Lowe ankaŭ venas de la urbo. La urbo estas eble plej konata pro la Universitato de Virginio, kiu estis fondita en 1819 fare de Jefferson mem.
En 2004, la urbo estis vicigita kiel la plej bona urbo por vivi en Usono [3].
La 11-an kaj 12-an de aŭgusto 2017, manifestacioj de ekstremdekstraj organizoj kaj nov-naziaj movadoj estis okazigitaj en protesto kontraŭ la forigo de monumentaj statuoj kaj cenotafo de la publika spaco asociita kun la Konfederacio. Temis pri la statuo de la komandanto de la Konfederacia Armeo Robert E. Lee [4]. En la dua tago de la manifestacioj, aŭto enrompis kaj surkuris pli ol 20 manifestacianojn kriantaj kontraŭ la dekstrula manifestacio. Unu virino estis mortigita kaj 19 estis vunditaj [5]. En 2021, la urbo sciigis ke ĝi intencas forigi la statuojn de Lee kaj Generalo Thomas "Stonewall" Jackson kaj translokiĝigi ilin al sekura loko, ĝis la urbodelegitaro decidas kion fari kun ili.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Find a County. National Association of Counties. Arkivita el la originalo je May 31, 2011. Alirita 2011-06-07 .
- ↑ About the Thomas Jefferson Foundation and Monticello. The Thomas Jefferson Foundation. Arkivita el la originalo je February 14, 2008. Alirita March 18, 2008 .
- ↑ Charlottesville Facts (October 27, 2017).
- ↑ . Organizers and leaders of Charlottesville's Deadly Rally Raised Money With PayPal. Southern Poverty Law Center. Alirita 2017-08-17 .
- ↑ Joe Heim, Ellie Silverman, T. Rees Shapiro & Emma Brown (August 12, 2017), "One dead as car strikes crowds amid protests of white nationalist gathering in Charlottesville; two police die in helicopter crash" Arkivigite je 2017-08-12 per la retarkivo Wayback Machine, The Washington Post.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (angle)
- Charlottesville dum la Civila Milito en la Encyclopedia Virginio
- Charlottesville, Nelonga urba Historio Arkivigite je 2009-11-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Albemarle Charlottesville Historia Societo retaj prezentoj





