close
Saltu al enhavo

Cervia

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
BERJAYA
Cervia
Cervia
komunumo de Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtato BERJAYA Italio
Regiono BERJAYA Emilio-Romanjo
Provinco RA Raveno
Geografia situo 44° 15′ N, 12° 22′ O (mapo)44.2512.366666666667Koordinatoj: 44° 15′ N, 12° 22′ O (mapo)
Supermara alteco 3 m
Areo 82 km²
Loĝantaro 28 983 (2023)
Loĝdenso 352 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Cannuzzo, Castiglione, Milano Marittima, Montaletto, Pinarella, Pisignano, Savio, Tagliata, Tantlon, Terme kaj Villa Inferno
Najbaraj komunumoj Cesena (FC), Cesenatico (FC) kaj Raveno
Patrono Sankta Paterniano
Festa tago 13-a de novembro
Nomo de loĝantoj cervesi
Poŝtkodo 48015
Imposta kodo C553
Kodo laŭ ISTAT 039007
Telefona prefikso 0544
Estro
Retpaĝo Oficiala retejo
BERJAYA
Loko en mapo

Map

BERJAYA
vdr

Cervia - en pluraj dokumentoj, aparte pri la Internaciaj Junularaj Festivaloj de Itala Esperantista Junularo, esperantlingve nomata Ĉervjo - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la provinco Raveno kaj la regiono Emilio-Romanjo. Fine de 2023 en la komunumo vivis 28 983 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Cesena (FC), Cesenatico (FC) kaj Raveno.

La historio de Cervia estas ligita al produktado de salo. La salproduktejoj ŝajne jam funkciis dum la etruska epoko kaj certe jam estis firme establiĝintaj dum la romia epoko. Verŝajne ekzistis loĝejoj, aŭ eble kolonioj, por la laboristoj de la salproduktejoj, ankaŭ tiuj porsezonaj.

Ĝis la tuta romia epoko la urbo konservis sian grekan nomon, Ficocle. Ficocle estis detruita de la guberniestro Teodoro en 709 kaj poste, kun la nomo Cervia, estis konstruita kiel fortikigita urbo, ĝuste en la mezo de la salproduktejoj. En 1697 la papo Inocento la 12-a ordonis konstrui la nuntempan urbon en loko pli sana.

Cervia kaj Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Internacia Junulara Festivalo de Itala Esperantista Junularo trifoje okazis ĉi tie: unuafoje en 1991 (15-a IJF), duafoje en 2012 (36-a IJF), kaj triafoje en 2026 (49-a IJF). Aldone ankaŭ la 45-a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso en 1993 okazis en la urbo.

Dum la 49-a IJF en 2026 okazis neformala voĉdonado por decidi la esperantan nomon de la urbo. La elektoj estis inter "Ĉervjo" kaj "Ĉervio". La unua solvo venkis per 22 voĉdonoj kaj la alia elekto "Ĉervio" ricevis 13 voĉdonojn.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]