Bardiro
| Bardiro | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbo | |||
| Administrado | |||
| Demografio | |||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 2° 21′ N, 42° 17′ O (mapo)2.344722222222242.276388888889Koordinatoj: 2° 21′ N, 42° 17′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 97 m [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Bardiro aŭ Bardero, Bardere (en araba: باردير, en somala: Bardhere, en itala: Bardera) estas urbo en ŝtato Jubalando de Somalio. Ĝi estas la dua plej loĝata urbo en Jubalando, kie Kismajo estas la plej granda kaj plej dense loĝata urbo en la regiono.[1] Bardiro kuŝas ĉe la rivero Jubba je 250 km okcidente de la urbo Baidoa kaj estas en alta areo kun fekunda grundo.[2]
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La ekonomio de Bardera estas plejparte bazita sur agrikulturo. Ankaŭ bestobredado elstaras, kaj brutaro estas bredata por viando, lakto kaj butero.[3][4][5]
Agrokulturo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas du specoj de terkultivado en la Bardera areo: irigacia terkultivado kaj laŭsezona terkultivado.
Multaj mezgrandaj kaj malgrandaj bienoj apud la rivero uzas pumpmaŝinojn. Ĉi tiuj motoroj irigacias la teron per kanaloj, kaj farmistoj plantas kultivaĵojn.[6]
La plimulto de farmistoj uzas malaltteknologian terkulturan metodon dum la du pluvsezonoj. Malgrandaj bienoj troviĝas tra Jubalando, malproksime de la riverbordoj, kie familioj plantas sorgon, maizon kaj fazeolojn sur iu ajn tero taŭga por terkultivado.[7]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Jones, Seth. (2016) Counterterrorism and Counterinsurgency in Somalia Assessing the Campaign Against Al Shabaab. RAND corporation. ISBN 9780833094841.
- ↑ FAO/GIEWS - WFP - SPECIAL REPORT on SOMALIA, 3 SEPTEMBER 1999.
- ↑ UNITED NATIONS OPERATION IN SOMALIA II (UNOSOM II) - Background (Full text). Alirita 2022-06-06 .
- ↑ Bardera Maternity Hospital. Arkivita el la originalo je 2010-01-02. Alirita 2025-08-02 .
- ↑ Bardera Town (en-US) (2013-09-02). Alirita 2022-06-06 .
- ↑ Cash-based assistance to support displaced families in Bardera - Somalia | ReliefWeb (angle) (24a de Novembro 2020). Alirita 2022-06-06 .
- ↑ Eklöw, Karolina; Krampe, Florian (2019). Climate and environmental change in Somalia (Report). Stockholm International Peace Research Institute. pp. 10–17.





